Brakhorloĝo

Kiam mi estis pli juna, mi portis brakhorloĝon ĉiutage. Mia brako ĉiam havis strion ĉirkaŭ la manartiko kie la haŭto estis pli hela pro la manko de sunbruno.

Sed la lastajn kvar jarojn, mi ne plu portis brakhorloĝon. Ĉar mi laboras en vendejo kiu vendas manĝaĵon, mi ne rajtas porti ornamaĵojn kiam mi laboras. Tio inkluzivas la brakhorloĝon. Tial, kiam la rimeno de mia lasta brakhorloĝo rompiĝis, mi ne aĉetis novan. Se mi ne portas ĝin kvin tagojn el la semajno, kial mi elspezus la monon?

Tamen, brakhorloĝo mankis al mi. Mi malŝatas tiri mian poŝtelefonon el mia poŝo por simple kontroli la tempon. Kaj tiu ago ofte tentas min uzi la poŝtelefonon por fari ion alian. Brakhorloĝo estas pli simpla. Do, mi lastatempe aĉetis novan brakhorloĝon.

Ĝi ne estas saĝhorloĝo. Ĝi ne enhavas klikhorloĝon. Ĝi ne eĉ havas ciferecan montrilon. Ĝi estas tre simpla en la malnova stilo de horloĝo. Kaj tre grave, ĝi ne estis multekosta. Fakte, mi aĉetis ĝin kun granda rabato.

Kial mi pagus tiom se mi ne portos ĝin 40 horojn ĉiusemajne?

Kristnaskaj kantoj

Mi laboras ĉe butiko. La butiko havas laŭtparolilojn kiuj ludas muzikon tra la butiko. Hodiaŭ, io okazis pri ili. Kelkaj kantoj estis aldonitaj al la kutima aro de muziko. Tiuj kantoj estas kristnaskaj kantoj.

En Usono, la butikoj preparas sin por Kristnasko tuj post Haloveno. Estas alia granda festotago inter tiuj, Dankotago, sed oni ne kutime aĉetas donacojn aŭ tiom da dekoracioj por tiu festo, nur multe da manĝaĵo. Tial, la butikoj pli interesiĝas pri Kristnasko ĉar ili vendas pli pro ĝi kaj tio, kion ili vendas, estas pli profita ol manĝaĵoj.

Nu, kvankam mi ne ŝatas la komercigon de Kristnasko, kaj la ludado de tia muziko tiom frue antaŭ Kristnasko estas simptomo de tio, mi tre ŝatas kristnaskajn kantojn. Do, mi sentas min iom feliĉa pri tio.

La kantojn, kiujn mi plej ŝatas, oni nomas “klasikaj” sed ili vere estis verkitaj en nur la lasta jarcento. Kvankam ne modernaj, ili ne estas tiom malnovaj. Ili estis kantitaj de famaj kantistoj de tiu epoko kiel Nat King Cole, Bing Crosby kaj Dean Martin. Tamen, mi ŝatas ankaŭ la vere klaskikajn kantojn kiel Adeste Fideles (E-e Venu fideluloj) kaj Good King Wenceslas (E-e Bona reĝo Venceslao). Kaj mi ŝatas ankaŭ modernajn kristnaskajn kantojn kiel All I Want for Christmas Is You (E-e Ĉio, kion mi deziras por Kristnasko, estas vi) de Mariah Carey.

Fakte, mi ŝatas preskaŭ ĉiujn kristnaskajn kantojn. Ne gravas ĝia epoko. Eble ĉar mi tiom amas Kristnaskon mem. Kiel la kanto nomas ĝin, “estas la plej mirinda tempo el la jaro.”

Sentante min malsana

Hodiaŭ, mi sentas min malsana. Je la fino de mia laboro, mi tuj revenis al mia hejmo kaj dormis ses horojn. Mi vekiĝis nur ĉar mi devas verki ĉi tiun blogafiŝon. Alie, mi dormus pli longe.

Mi ne volas dormi tiom ĉar mi havas aferojn por fari. Plej grave, mi devas verki mian mallongan rakonton por la konkurso de verkado. Sed mia korpo ne permesas tion.

Kiam mi sentas min malsana, mi dormas multe. Laŭ mia patrino, tio estis ĉiam la kazo ĝis kiam mi estis tre juna. Malsano tre lacigas min.

Post la dormo, mi sentas min iomete pli bona. Mia stomako ankoraŭ doloras min sed ne plu tiom. Espereble mi sentos min eĉ pli bona morgaŭ. Ĝis tiom, mi verŝajne dormos tre ofte.

La Fermi-paradokso estas paradokso

Hieraŭ, mi menciis punkton pri la bazo de la Fermi-paradokso. La homaro nur mallonge esploras la universon, do nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta. Tio estas bona punkto sed mi ne pensas tiel.

Hodiaŭ, mi volas prezenti mian argumenton pri la vereco de la paradokso mallonge kaj simple. Mi donos tri ideojn. Ĉiu ŝajnas vera aŭ almenaŭ logika sed fakte, ili kontraŭdiras sin.

  • Unue, la vivo estas ofta en la universo.
  • Due, la universo estas tre malnova, multe pli malnova ol la Tero, kaj povis subteni la vivon antaŭ miliardoj da jaroj.
  • Trie, vojaĝado inter la steloj estas ebla.

Se oni malakceptas unu el tiuj ideoj, ne estas paradokso. Sed kun tiuj tri ideoj, la paradokso ekzistas.

Kiel regulo, la vivo plenigas la medion per si mem. Se la vivo estas ofta kaj la universo subtenis ĝin en la fora pasinteco kaj la rezultintaj civilizacioj povis vojaĝi inter la steloj, la tuta universo devus esti plena je civilizacioj en nia epoko. Ĉiu stelo estus ĉirkaŭigita per Dajsonstrukturo aŭ simile. Nia sunsistemo antaŭ longa tempo fariĝus kolonio de ia granda interstela imperio. La homaro ne ekzistus.

Do, almenaŭ unu el tiuj tri ideoj devas esti malvera aŭ alia fakto devas ekzisti, kiu donas pli da informo kaj klarigas la rilaton inter la tri en ne-paradoksa maniero. Kaj kiam mi priparolas eblan solvon de la Fermi-paradokso, ĝi prezentas tian ideon. La hipotezo de la tero rara argumentas, ke la vivo ne estas ofta. La granda filtrilo argumentas, ke la vivo neniam atingas nivelon por vojaĝi inter la steloj. La hipotezo de la bestoĝardeno, ke la homaro ne eĉ vidas la realan universon.

Eble ĉiu jam proponita solvo de la paradokso estas malĝusta. Eble unu aŭ ĉiuj el miaj supozoj pri la universo estas malĝusta. Eble ia nova malkovro pri la universo baldaŭ detruos la nunajn komprenojn. Sed ĝis tiam, la Fermi-paradokso estas paradokso laŭ mi kaj mi pripensos ĝin de tempo al tempo.

Ĉu la Fermi-paradokso estas paradokso?

Mi iom ofte skribas pri la Fermi-paradokso, kiu estas la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. La Fermi-paradokso temas pri problemo en ofta kompreno pri la universo. Mi rimarkas ke homoj iam dubas la ideon, dirante ke ĝi ne vere estas paradokso.

Ĉefe estas du kialoj, kiujn aliuloj donas al mi pri tio. La unua ŝajnas miskompreno pri la koncepto de paradokso. La dua prezentas bonan punkton.

La unua estas, ke paradokso devas esti io neebla aŭ tute nelogika. Ekzemple, la ŝtuparo de Penrose, kiu estas du-dimensia iluzio pri senfina ŝtuparo, aŭ la paradokso de la avo, en kiu oni tempe vojaĝas kaj mortigas sian avon antaŭ ol li renkontis la avinon. Tial, la Fermi-paradokso ne estas paradokso. Sed tio ne troviĝas en la difino de paradokso, nur en ofta miskompreno pri paradoksoj. La Fermi-paradokso estas kiel la paradokso de Akilo, kiu ja havas solvon, sed ŝajnis paradoksa en antikveco. Preskaŭ ĉiuj, kiuj priparolas la Fermi-paradokson, kredas ke estas logika solvo.

La dua estas, ke la homaro mallonge serĉas eksterteran vivon en la universo. Multaj steloj kaj galaksioj ne estas esploritaj. Do, ni komprenas malmulte pri la universo kaj la vivo. Do, nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta ĝis kiam ni komprenos pli. Tiu argumento estas bona kaj ĝi prave portas humilecon en la diskuton.

Tamen, mi ne konsentas pri la argumento entute. Ĝi ŝajnas iom agnostika kaj ĝi simple puŝas la problemon en la estontecon. Kiam estos bona tempo por nomi la Fermi-paradokson “paradokso?” Ĉu post 100 jaroj pli? Ĉu post 1000 jaroj?

Sed kial mi nomus la Fermi-paradokson “paradokso” malgraŭ tio?

Morgaŭ, mi prezentos mian propran argumenton pri tio kaj klarigos kial mi kredas, ke la Fermi-paradokso estas vera paradokso.

La komenco

La sekreto pri la progresado estas la komenco.
Mark Twain

Iu ajn projekto havas siajn proprajn malfacilaĵojn sed pri preskaŭ ĉiu projetko, la komenco estas la plej malfacila. Tio estas la vero pri ĉi tiu blogo. Komenci afiŝon estas ofte pli malfacile ol verki ĝin. Kaj tio estas la plej grava malfacilaĵo ankaŭ pri mia verkado por la konkurso de verkado kiun mi partoprenos.

En la lastaj du tagoj, mi apenaŭ verkis ion ajn por tiu rakonto. Mi ne tute perdis tempon ĉar mi faris aliajn projektojn kiuj estas ankaŭ gravaj. Ekzemple, mi studis la francan pli ofte ol kutime. Tamen, mi havas ĝis aŭgusto de 2020 por studi la francan. Mi devos fini la mallongan rakonton je la fino de novembro.

Kiel pri ĉi tiu afiŝo, mi devas unue komenci la verkadon mem. Mi devas sidi en la seĝo antaŭ mia komputilo. Mi havas dosieron en la komputilo kiun mi devas malfermi. Kaj mi devas tajpi literojn. Mi scias tion. Sed ial, la komenco iel evitas min.

Ĉu mi bezonas simple pli da disciplino? Ĉu mi devas eviti pli da aferoj el mia vivo? Kial mi tiom luktas kontraŭ ĉi tiu rakonto?

Mi havas revon pri esti verkisto. Se mi volas atingi tion en mia vivo, mi devos lerni kiel venki la blokadon de la verkisto, la mankon de inspiro. Kaj tion mi ne povos fari ĝis kiam mi komencos verki.

Malvarmas denove

Hodiaŭ neĝo restis sur la tero la unuan fojon ekde la fino de la printempo. La temperaturo estis sub 0°C lastanokte. En la domo mi portas jakon kaj varmajn ŝtrumpetojn. Mi levis la celitan temperaturon por la centra hejtado en la domo. Kaj ĉi-vespere neĝas denove, do la neĝo verŝajne ankoraŭ restos morgaŭ.

Neĝo en la frua parto de novembro estas tre ofta en Miĉigano. Mi memoras neĝon je Haloveno kiam mi estis juna. Tamen, malkiel en mia juneco, mi ne plu tiom ĝojas pro la neĝo. Nu, mi ne malamas la neĝon sed ĝi estas simbolo pri neevitebla fakto.

La vintro baldaŭ alvenos.