Meditado

Daŭrigante la temon de novjaraj rezolucioj, mi komprenas la deziron eviti streson dum la nova jaro. Streso havas multajn malbonajn efektojn sur la korpo, la menso, la sano, ktp. La demando simple estas tio, kiel eviti la streson?

Oni povas fari kelkajn agojn por helpi al si senstresiĝi. Ekzercado de la korpo estas bona elekto. La avantaĝoj de tio estas pli ol simpla senstresiĝo. Simpligi la vivon per zorge eviti nenecesajn aĵojn, devojn kaj agojn estas ankaŭ elekto. Alia elekto estas la temo de tiu ĉi afiŝo: meditado.

Estas stiloj de meditado de multaj tradicioj. Mi priparolas tiajn meditadojn kiuj provas helpi haltigi la pensojn aŭ trankviligi la menson. Oni povas trovi tiajn meditadojn en variaj religioj kaj eĉ sen religio. La nomo de mia plej ŝatata praktiko estas plenatenta meditado. Mi preferas tiun nomon ol la anglan. La angla nomo estas “mindfulness meditation,” kiu povus esti tradukita “konscia meditado.” La nomo estas svaga ĉar homo esti pli konscia estas ofta ideo de meditado ĝenerale.

Mia plej ŝatata tipo estas “korpa skano.” Dum korpa skano, oni rimarkas la partojn de la korpo unu post la alia. Oni povas komenci ĉe la planko kaj rimarki unue la piedojn, poste la krurojn, la stomakon, la bruston, ktp. Aŭ ĉe la kapo kaj rimarki la kronon, la frunton, la okulojn, ktp. La ideo estas ekzameni la partojn. Simpla ideo sed la rezulto, laŭ mia sperto, estas tre trankviliga kaj kontentiga.

Eble vi ne ŝatus tian meditadon sed estas diversaj stiloj, ekzemple movada meditado kiel dum jogo. Ekzistas multaj apoj por poŝtelefonoj kaj filmetoj sur YouTube kie oni povas trovi meditadojn. Mi rekomendus ke vi provu kelkajn tipojn por vidi ĉu vi ŝatus la praktikon.

Ĉu vi uzos meditadon, ekzercadon, aŭ alian rimedon, mi esperas ke vi havos bonan kaj trankvilan 2019.

3 thoughts on “Meditado”

Leave a Reply to Revuo de la Unua Monato – Pri Io Ajn Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s