Kial mi ŝatas stoikismon

La unuan filozofian sistemon mi studis estis stoikismo. Mi ne studis ĝin longe, sed ĝia influo en mia vivo estas granda. La ideoj, kiujn ĝi prezentas, ankoraŭ estas plejparte bonaj laŭ miaj okuloj.

Hodiaŭ stoikismo estas ofte miskomprenita. Oni imagas ke stoikisto estas pensema, malvarma kaj senemocia homo, kiu neniam ridas aŭ ploras. La stoikisto estas imuna al mokado kaj tute sendependa. Ties sola amiko estas logiko ĉar aliuloj, feliĉo kaj beleco ne indas pensadon.

Por montri la malveron de tiu koncepto, mi donas al vi citaĵon de Marko Aŭrelio de lia stoika libro Meditaĵoj:

Pensadu pri la beleco de vivo. Rigardu la stelojn kaj vidu vin kurantan kun ili.

Aŭ eble tiu citaĵo de Seneko, unu el la plej famaj stoikismaj filozofoj, konvinkus vin:

…se saĝo estus donita al mi laŭ la kondiĉo ke ĝi devus esti ĉiam kaŝita kaj neniam parolita, mi rifuzus ĝin. Neniu bonaĵo estas plezura por havi sen amikoj por kunhavi.

Ĉu tiuj sonas kiel malvarmaj homoj?

Stoikisto ja uzas logikon kaj memkonsideron sed ne pro ili mem kaj ne por eviti emociojn. La celo de stoikismo ne estas fariĝi senemocia homo sed vivi pli bonan vivon. Kiel oni vivas bonan vivon?

Oni devas agi morale.

Laŭ stoiksimo, la malbono venas de manko de rezono pri la Naturo. Ekzemple: Homo, kiu komprenas la Naturon, ne agus malafable, ĉar tiu komprenus la valoron de afableco en la plano de la Naturo. Tial oni devas pensi pri siajn agojn, pensojn, emociojn, ktp por pli bone kompreni tiun rezonon.

Je la koro de la filozofio estas kvar virtoj: Saĝo, Kuraĝo, Justeco, kaj Modereco.

La tri unuaj virtoj verŝajne estas kompreneblaj sed kial modereco estas virto?

Laŭ stoikismo, eĉ valoraĵoj ne estas tute bonaj. Mono havas valoron, sed oni povas uzi monon por malhelpi. Do ĝia valoro estas kondiĉa, ne absoluta. Pro tio, stoikismo estas formo de asketismo, kiel budhismo. Stoikisto ne celas havi multe da aĵoj ĉar havi multe ne estas farinde. Marko Aŭrelio diris ankaŭ:

Se ĝi ne estas ĝusta, ne faru ĝin; se ĝi ne estas vera, ne diru ĝin.

Anstataŭe, la celo de stoikismo estas vivi bonan vivon per agi morale por esti bona homo.

Certe tio estas ĝusta kaj farinda.

11 thoughts on “Kial mi ŝatas stoikismon”

  1. Interesega. Mi ŝatus ke vi povu skribi pri la rilato de stoikismo kaj asketismo, persone tiu temo interesas min. Gratulon! Leginda kaj facillegebla!

    Liked by 1 person

    1. Dankon Carlos!

      Ankaŭ mi pensas ke tio estas bona temo. Mi ne havis la tempon hodiaŭ por fari sufiĉe bonan afiŝon pri tio sed eble la sekva semajno donos al mi la ŝancon.

      Like

  2. Mi studis filozofion – eĉ doktoriĝis, sed mi neniam interesiĝis pri stoikismo, ĉar mi pensis, ke ĝi ne estas sufiĉe filozofia.

    Nun mi estas en tre severa krizo kaj mi provas helpi min per la helpo de la stoikismo. Eble mi sukcesos.

    Ŝajnas strange al mi, ke iu, kiu ne havas malfacilecon, interesiĝis pri tiu filozofio.

    Like

    1. Estas bedaŭrinde ke vi estas en krizo. Mi esperas ke vi sukcesos. Memoru ke vi havas en vi la samajn inteligentecon kaj firmecon kiujn vi uzis por doktoriĝi. Iam oni povas batali problemojn. Iam oni devas elteni ilin. Ambaŭ bezonas kuraĝon. Vi havas tian kuraĝon en vi. Kiel dirite de Seneko: “Estas la povo de la menso esti ne-venkebla.” Ne rajtigu la krizon, kio ajn ĝi estas, regi vin.

      Mi havis miajn proprajn malfacilaĵojn dum la juneco, preskaŭ certe ne tiom grava. La problemoj de kreskiĝado ne estis tro malbona al mi, sed la saĝo de la stoikistoj helpis min tiam.

      Liked by 1 person

  3. […] Tial mi ŝatas la filozofion de stoikismo. Mi ne povas regi ĉion en la vivo kaj mi devas trovi mian propran feliĉon en malbonaj tempoj. Kiel diris Seneko, “Vera feliĉo estas ĝui la nunon, sen anksia dependeco pri la estonteco, ne amuzi nin per aŭ esperoj aŭ timoj sed resti kontenta ke tio kion ni havas, estas sufiĉe, ĉar oni, kiu estas tiel, volas nenion.” […]

    Like

Leave a Reply to Kial oni nomas stoikistojn senemociaj? – Pri Io Ajn Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s