Malsukcese lerni la francan

Kiam laste mi parolis pri lingvolernado, mi donis al mi kelkajn celojn por plibonigi mian francan.

Mi tute ne sukcesis fari tion. Mi luktis havi la tempon por ĉiutage lerni per kaj Duolingo kaj Lingivst kaj spekti televidaĵon kaj legi kelkajn artikolojn. Pro tio mi perdis la vidon pri kial mi lernis. Mia lernado fariĝis pri farado, ne pri komprenado.

La ĉefa problemo, laŭ mi, estis mia timo.

Kiel dirite tiam, mi ne bone lernis la francan dum multaj horoj. Mi pensis ke mi bezonis multajn horojn pli por vere lerni la lingvon. Mi rimarkis kiom da tempo mi havis ĝis aŭgusto 2020, kiam mi vojaĝos al Kebekio, kaj du jaroj ne ŝajnis sufiĉe sen granda studado. Eble tio estas la vero sed se mi neniam studas ĉar mi pensas ke mi bezonos tro multe da tempo, mi certe lernos nenion.

Kiam mi lernis Esperanton, mi iam studis ĝin unu horon sed ofte mi studis ĝin nur 15 minutojn. Mi ne sentis kiel mi bezonis tiom da tempo. Mi ne eĉ pensis pri la tempo bezonita. Mi simple studis per Duolingo ĉiutage kaj iam studis ankaŭ per aliaj rimedoj. Post ok monatoj mi povis kompreni Esperanton sufiĉe bone.

La franca estos pli malfacila, mi ne dubas tion. Sed mi devas ne doni al mi la timon pri malsukceso. Hodiaŭ estas la sola tago kiun mi havas. Mi simple devas zorgi pri kion mi faras nun. Morgaŭ zorgos pri si mem.

Do mi forĵetas la ĉiutagajn celojn, ne por forĵeti la ĉefan celon, sed por ne perdi ĝin. Espereble mi lernos pli sen tro pensi pri lerni.

3 thoughts on “Malsukcese lerni la francan”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s