Pluvo dum Januaro

Pluvas.

Mi malofte diras tion dum januaro en miĉigano. Pli ofte neĝas. Fakte la averaĝo de neĝo dum januaro kie mi loĝas estas pli ol 50 centimetroj. Verŝajne tiu ĉi januaro ne havos tiom da neĝo. La lasta decembro havis preskaŭ la malplej kvanton da neĝo dum la historio de la subŝtato.

La okazo ne ĝenas min tro multe. Mi povas aŭti al la laborejo pli facile ol lastan jaron. La pluvo okazas pro pli varmaj temperaturoj, do mi ne estas tiom malvarma kiam mi eliras. Sed parto de mi estas malfeliĉa pro mia sinteno.

Kiam mi estis junulo mi ŝatis la neĝon. Mi ludis en ĝi. Mi sopiris ĝin por havi neĝotagon, tago kiam la lernejo estas fermita pro falis tro multe da neĝo. Mi ridetis kiam mi spektis ĝin tra fenestro. Nun mi pli ofte grimacas je la vido de neĝo. Mi verkis etan poemon pri tio:

Neĝon mi ŝatis dum la juneco
En la domo mi grimace sidas
Ĝian belecon mi ne plu vidas
Al mi ne plaĉas eĉ unu peco

Ĉu tio estas normala kiam oni estas plenkreskulo? Ĉu mia koro iam fariĝis tro peza? Eble mi devus provi memori kial mi ĝuis la neĝon, kial mi pensis ĝin tiom bela.

Estas malfacile memori kiam mi ne eĉ vidas la neĝon ekstere.

Pluvas.

7 thoughts on “Pluvo dum Januaro”

  1. Ne pensu ke neniu legas vian blogon 🙂
    Estas defio verki novan bloĝaĵon ĉiu tage.
    La nomo de via blogo rememorigas al mi libron de serba fama Esperantistino (nun jam forpasinta) Teresa Kapista “Ie pri io”. En 2014 mi persone konatiĝis kun ŝi kaj aĉetis la libron rekte de ŝi. (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8836) Tre bela libro ĝi estas.
    Ĉu vi permesas ke mi de tempo al tempo republikigu blogaĵon el via blogo en nia senpaga revueto Turka Stelo?
    https://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
    Se jes, per kies nomo mi subskribu la tekston? ĉu nur la nomo de via blogo sufiĉas? Mi ankaŭ motros la ligilon de la blogaĵo kompreneble.
    Mi ĉiutage legas vian blogon, do vi ne forgesu vian promeson 🙂
    Amike,
    Vasil Kadifeli (Istanbulo Turkujo)

    Like

  2. Via poemo tre placxas al mi. Tamen, bonvolu kontroli la gramatikon! Cxu je la fino ne mankas la akuzativa finajxo “-n”? Mi dirus “Mankas al mi nek unu peco”, akorde kun “juneco” Simile, inter “ene” kaj “domo” sxajnas manki “de”. Ene de domo, en la domo.

    Liked by 1 person

    1. Ho ve! Vi pravas. Mi faris la plej gravan pekon de Esperanto!

      Mi preferas ĝustigi ĝin per “plaĉas.” Ĉiu frazo ankaŭ bezonas la saman kvanton de silaboj (10), do mi povas uzi “en la” sed ne “ene de.” Mi devus pensi tiun solvon anstataŭ “ene” por gajni unu pli silabon.

      Dankon pro la korektoj!

      Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s