Penseksperimento pri ideoj

Antaŭ ol mi publikigos la novan afiŝon en la serio je ideoj, mi havis propran ideon, penseksperimenton pri la ekzisto de ideoj.

Ofta kritiko de Esperantistoj estas ke ni ĉiam parolas pri Esperanto. Esperanto mem estas ideo, sed kiam mi parolas pri Esperanto, ĉiu Esperantisto komprenas tion, pri kio mi parolas. Kvankam Esperanto estas nur ideo, ĝi estas tiel komprenebla kiel realaĵoj. Ĉu ekzistas tiu ideo, Esperanto?

Antaŭ ol vi jesas aŭ neas, mi notos ke mi demandas pri ekzisto sen subjekta kompreno. Laŭ mi oni povas difini “objekte ekzisti” kiel tio, io kio ekzistas sendepende de subjekta kompreno. Mi donos al vi la penseksperimenton por vi pripensi tiun kondiĉon.

Jen la unua parto de ĝi:

Imagu ke vivis praa estaĵo, eble ia dinosaŭro aŭ trilobulo. Tiu specio vivis dum ege praa epoko. Vivis milionoj da tiuj bestoj dum multaj jaroj, sed iel neniu el ili fariĝis fosilio aŭ lasis eĉ unu piedsignon. Ĉiel homoj neniam havos eĉ ian por pruvi ĝian ekziston. Se okazis tio, ĉu ekzistis tiu specio?

Se jes, eĉ sen nia eblo scii pri ĝi, tio signifus ke ne necesas subjekta kompreno de homoj aŭ ia pruvo por tiu specio ekzisti. Ja ekzistis la specio sendepende de subjekta kompreno, ĉar kvankam neniu havas pruvon pri ĝi, ĝi ekzistis.

Se ne, tio signifus ke ia pruvo konita necesas. Io nur ekzistas kiam oni povas pruvi ĝian ekziston. Ĝia ekzisto dependas de subjekta kompreno. Tiel ĝi ne vere ekzistis.

Laŭ mi, nei tion estus tro antropocentra, sed mi ne povas pruvi ke jesi tion estas prava. Ambaŭ opinioj eblas.

Nun mi donos la duan parton pri ideo:

Kio se homoj ne plu pensas pri Esperanto? La memoro de Esperanto foriĝis de la menso de ĉiu, kaj ĉiu libro, retejo, kaj monumento pri Esperanto forviŝis de la tuta mondo. Neniu homo plu memoras aŭdi eĉ unu vorton de Esperanto, inkluzive la nomon mem. Se okazis tio, ĉu ekzistis Esperanto?

Se jes, ankaŭ Esperanto ekzistis sendepende de subjekta kompreno. Ĝi estis objekte ekzista afero ĉar kompreno de homoj ne necesas por ĝi ekzisti.

Se ne, Esperanto ne vere ekzistis.

Laŭ mi, la du demandoj estas plejparte samaj. La du okazoj temas pri io nepruvebla. Ambaŭ estis en la mondo sed ne plu. La plej grava diferenco estas ke unu estis estaĵo kaj la alia estis ideo.

Kion vi pensas pri tiu penseksperimento?

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s