Lastatempe, mi verkis malgrandan rakonton en la angla por konkurso de skribado. Hodiaŭ la duon-finalistoj estis anoncita kaj mia rakonto estis unu el ili!
Mi konfesas ke mi havis anksion pro tio dum la monato kiam la rakontoj estis juĝitaj. (La anksio ne helpis min. Eble mi devus aŭskulti la stoikistojn pri tio.)
Tio ĉi estas mia unua konkurso post kiam mi ĉeestis gimnazion. En tiu konkurso, mi gajnis la trian lokon. Mi kredas ke mi fariĝis pli bona verkisto post tiam kaj esperas ke tiu ĉi konkurso estos pli bona por mi.
La rakonto estas sciencfikcia rakonto pri viro, Will Brown, en mondo kie homoj povas meti siajn mensojn en komputilon kaj havi ĝin meti en novan korpon kiam ili mortas. Post kiam vivi 10.000 jarojn, li rimarkas multajn ŝanĝojn en sia personeco. Pro tio, li scivolas ĉu li ankoraŭ estas la sama viro kaj vizitas sian psikiatron por li helpi Will kompreni kial li sentas sin tiel.
Normale, mi ne skribus pri verko en la angla, sed ne jam estas Esperanta traduko. Eble iam mi farus tion. Sed nun mi atendas la rezulton de la konkurso. Ĝis tiam mi plu verkos, inkluzive ĉi tie.
[…] volas legi pli da libroj. Mi volas skribi kiel verkisto. Mi volas lerni la francan. Mi volas skribi blogafiŝon ĉiutage dum 2019. Se mi volas fari tiom, mi […]
LikeLike
[…] Hodiaŭ post laboro mi legis la tutan tagon. Mi ĝuis la sperton, legante ĉirkaŭ 100.000 vortojn. Por esti bona verkisto, oni devas legi ofte, kaj mi ja provas tion fari. […]
LikeLike
[…] Je la komenco de la jaro mi menciis konkurson de verkado en kiu mi konkursis. Ĝi estis konkurso por mallongaj rakontoj. Kvankam mi estis duon-finalisto en la konkurso, mi ne gajnis ion. Tamen, denove okazos tiu konkurso kaj mi ja denove eniros ĝin. […]
LikeLike
[…] Mi havas revon pri esti verkisto. Se mi volas atingi tion en mia vivo, mi devos lerni kiel venki la blokadon de la verkisto, la mankon de inspiro. Kaj tion mi ne povos fari ĝis kiam mi komencos verki. […]
LikeLike
[…] 30a de novembro, mi sendis la rakonton al la konkurso. Mi faris tion ankaŭ lastan jaron kaj tiam mi estis duon-finalisto en tiu konkurso pro mia rakonto. La duon-finalistoj estos anoncitaj en januaro. Nun, mi atendas […]
LikeLike
[…] Mi volas esti verkisto. Mi ne volas tion ĉar mi kredas, ke mi gajnos multe da mono. Mi ne serĉas famon. Anstataŭ tio, mi havas alian motivon. Mi estas kreema. […]
LikeLike