Dajsonstrukturo

Malpli ol 0,00000 00000 2% de la lumo de la suno falas sur Teron. Tio estas la kvanto de la energio kreita de la suno kiun ni povus uzi sur nia planedo. Du miliardono de la energio! Kio okazas al la alia lumo? Plejparte ĝi estas perdita en spaco, neniam plu uzebla.

Kio se homaro povus uzi tiun energion?

Per tio, ni povus konstrui milionojn da habitatoj por esti domojn por duiliardoj da homoj, mini resursojn rekte de la suno, enfokusigi la lumon por detrui planedojn en aliaj planedsistemoj, puŝi kosmoŝipojn al grandegaj rapidoj por vojaĝi tra la steloj, transformi la tutan sunsistemon en grandegan komputilon, movi la sunon mem, kaj pli.

Kiel tiuj eblas? Per Dajsonstrukturo.

Dajsonstruktruo estas hipoteza strukturo kiu ĉirkaŭas stelon. Ĝi estis priskribita de teoria fizikisto Freeman Dyson kaj tial havas lian nomon. La strukturo estas iam nomita Dajsonsfero sed ĝi ne devas esti sfero. Fakte, la strukturo preskaŭ certe ne estus tiel. Pli probable, la strukturo estus el multegaj satelitoj orbitantaj ĉirkaŭ la suno kiel sfera nubo. Tio iam estas nomita Dajsonsvarmo kaj tiu formo estas bildigita supre.

Per la satelitoj de la Dajsonstrukturo la civilizacio kiu posedus ĝin povus uzi ĝin por fari tiajn aferojn. Ekzemple, per satelitoj kun speguloj kaj lensoj, la lumo de la suno povus esti enfokusigita sur kosmoŝipon kun luma velo por ĝin puŝi. Simila sistemo povus enfokusigi la tutan lumon de la suno sur planedon por ĝin detrui, kiel la Morta Stelo de Star Wars. La lasta estas nomita “Nicoll-Dyson Lasero” por James Nicoll, kiu priskribis la ideon por uzi Dajsonsvarmon tiel.

Se homaro komencus vivi en habitatoj en spaco, la rezulto eble estus Dajsonstrukturo tute ĉirkaŭ la suno. Kvankam 10 miliardoj da homoj sur Tero je 2050 povus esti tro multaj, la sunsistemo povus komforte esti la hejmo de duiliardoj. Homoj povus vivi en turnantaj habitatoj konstruitaj el la planedoj aŭ eĉ el resursoj prenitaj el la suno.

La ebloj de Dajsonstrukturo estas multaj. La povo de la tuta suno estas tiom granda. Ĝi donus al homaro tiujn kaj aliajn eblojn se nur ni povus atingi ĝin.

6 thoughts on “Dajsonstrukturo”

    1. Tio estas bona ideo. Homaro ne jam uzas la tuton de la energio de nia planedo. Certe mi ne rekomendus forgesi pri nunaj problemoj sur la Tero. La konstruado de Dajsonstrukturo estus longa afero. Ĝi estus projeko de estonteculoj.

      Nun, ni devus uzi la energion kion ni jam havas. Estontece, eble tiom energio ne sufiĉus.

      Like

  1. […] Mi priskribis la koncepton de Dajsonstrukturo en alia blogafiŝo. Mallonge priskribite, Dajsonstrukturo estas svarmo da satelitoj aŭ aliaj strukturoj ĉirkaŭ stelo por kapti ĉiom el ĝia povo. Tio estas Kardaŝeva 2 civilizacio kaj ĝi havas miliardoble da energio ol Kardaŝeva 1. […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s