Spekti ion en la franca

Hodiaŭ mi provis spekti televidaĵojn en la franca per Netflix. Mi iomete sukcesis sed mi havis kelkajn problemojn.

La unua problemo estas ke la plejmulto de programoj estas havebla nur en la angla. Mia konto de Netflix havas la francan kiel mian lingvon sed tiu elekto ne forigas anglajn programojn. Anstataŭ mi devis kontroli la lingvan agordon de ĉiu programo, kiun mi volis spekti. La priskribo de la programo ne helpas tion. Iam la priskribo estus en la franca sed la franca ne estus elekto. Iam la priskribo estus en la angla sed la franca estus elekto.

La dua problemo estas ke la subtekstoj kaj la voĉoj ne estas samaj. Kiam iu parolas, la subteksto kaj voĉo iam uzas malsamajn frazojn. Mi volis uzi la subtekstojn por pli bone ligi la skribatan lingvon al la parolata. Kiel mi skribis lastan jaron, mia legado de la franca estas pli bona ol mia aŭskultado. Tio ankoraŭ estas la okazo.

La tria problemo estas ke mi trovis nur unu programon kiun mi jam spektis en la angla kiu havis kaj subtekstojn kaj francajn voĉojn. Mi volis spekti tian programon por provi nur aŭskulti la lingvon, ne kompreni la rakonton. La sola programo, kiun mi trovis, estis Perditaj en la spaco (france Perdus dans l’espace, angle Lost in Space). Tiu programo havis la duan problemon pri la subtekstoj sed ĝi estis la plej bona elekto por tion fari.

La kvara problemo, kaj eble la plej grava, estas ke mi ne bone komprenis la vortojn. Mi komprenis preskaŭ 20% el la vortoj parolitaj sen legi la subtekston. Tio estas pli malbona ol lastan jaron. La manko de studado malhelpas mian francan. Tio estas komprenebla sed ĝi montras al mi la gravecon de uzi lingvon. Se mi ne uzas mian francan, mi perdos mian francan.

Mi denove faros mian lecionon en Duolingo kaj eble mi provos legi novaĵan artikolon. Mi havas multon fari por plibonigi mian francan.

1 thought on “Spekti ion en la franca”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s