Propra semajnfino

Mi laboras ĉe butiko kaj pro tio mi devas labori dum la semajnfino. Pro tio, mia koncepto de semajnfino estas iomete malsama ol la semajnfino de aliuloj. Estas du semajnfinoj: la normala semajnfino, kio estas sabato kaj dimanĉo, kaj mia propra semajnfino, kio estas merkredo kaj ĵaŭdo.

Ĉiu ŝajne komprenas la koncepto de semajnfino kiel tempo dum kio oni ne laboras. Kiam mi nomas mardon “mia vendredo,” aliuloj tuj komprenas tion kion mi intencas priskribi.

Mi iam deziras havi normalan semajnfinon. Povas esti malfacile trovi tempon kiam mi kaj miaj amikoj povas renkontiĝi ĉar mi laboras tiam kiam ili estas liberaj.

Sed mi ne vidas nur la malbonon. La valoro de semajnfino ja estas granda sed la plej valora parto estas havi du senlaborajn tagojn kune. Mi ne povas sufiĉe rekuperi min sen tio kaj mi havas tion. Mi havas bonŝancon ĉar mia estro donis tion al mi. Ne ĉiu laboristo havas ajnan semajnfinon kaj mi ne forgesos tion. Kaj havi libertempon dum la semajno donas al mi ŝancojn iri al tiuj lokoj al kiuj la aliuloj ne povas facile iri. Ekzemple, mi povas iri al la banko sen perdi la horon de tagmanĝo.

Entute mi estas dankema. Mi ĝuis la lastajn du tagojn. Mi eĉ lernis novan lingvon! Jes, morgaŭ venos, sed mi havas kelkajn horojn ĝis tiam. Ne jam gravas. Morgaŭ havos siajn proprajn problemojn!

Ĝi estos mia lundo, unue…

3 thoughts on “Propra semajnfino”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s