Kio estas goo?

Kiam mi estis infano, mi ĝuis ludi ŝakon. La strategio de la ludo ravis min. Mi aĉetis libron kaj lernis la bazajn ideojn de ŝaka strategio. Mi ludis kontraŭ mia komputilo per programaro nomita Grandmaster Chess Ultra (Grandmajstra Ŝako Ultra) sur Windows 95.

Mi ankoraŭ ŝatas ŝakon. Mi iam ludas ĝin. Sed ĝi ne plu estas mia plej ŝatata strategia tabulludo.

Ekde 2004, tio estas goo.

Goo estas ege malnova ludo. Ĝi devenis de Ĉinio antaŭ 2500-4000 jaroj. Dum la jarmiloj, la simplaj reguloj de la ludo ne multe ŝanĝiĝis. Pro tio, ĝi estas la plej malnova ludo en la tuta mondo kiu estas ankoraŭ ludita en la originala formo.

Estas pli-malpli kvar reguloj de goo.

    1. Dum vico, ludanto metas ŝtonon sur la intersekcon aŭ pasas (faras nenion dum la vico). La ŝtonoj neniam moviĝas. La ludanto kun nigraj ŝtonoj havas la unuan vicon.

    2. Kiam ŝtono, aŭ grupo de ŝtonoj konektitaj laŭ linioj, estas tute ĉirkaŭigita de kontraŭaj ŝtonoj, la ŝtono estas kaptita kaj forprenita el la tabulo.

    3. Oni ne rajtas ripeti la pozicion de la tuta tabulo. Se movo farus tion, la ludanto devas meti ŝtonon aliloke.

    4. La partio finiĝas kiam ambaŭ ludantoj pasas unu post la alia. Venkas la alian la ludanto, kiu regas la plejmulton de la tabulo.

Ŝajnas simple, sed per tiuj simplaj reguloj, la nombro de eblaj pozicioj estas pli granda ol la nombro de atomoj en la universo. Tiel goo estas kaj simpla kaj malsimpla. La reguloj, la bazaj elementoj de la ludo, estas simplaj. La rezulto de tiuj estas ege malsimpla.

Do praa proverbo de goo estas tio: Goo postulas kelkajn minutojn por ĝin lerni sed tutan vivon por ĝin kompreni.

Antaŭ ol mi lernis pri la ludo, mi provis kompreni ĝin. Mi legis multajn librojn, spektis multajn filmetojn kaj ludis multajn partiojn. Mia sperto de la ludo estas longa. Tamen, kvankam mi komprenas multon, mi komprenas preskaŭ nenion. La grandeco de la strategio estas tiom granda.

Se vi ŝatus lerni pli, estas pli longa priskribo de la reguloj ĉe Vikipedio. Vi povas ludi goon interrete en Esperanto ĉe OGS, la Enreta Goa Servilo. La retejo estas havebla en Esperanto kaj estas Esperanta grupo tie nomita Esperantejo. Mi plejparte ludas poŝtajn partiojn tie, kiuj okazas dum multaj semajnoj, sed la retejo rajtas vivajn partiojn, kiuj okazas dum minutoj.

Mi povus skribi pli pri goo, kaj mi verŝajne faros tion en estonteca afiŝo. La historio, la strategio kaj la kulturo de la ludo estas mirindaj.

Ĝis tiam, ĝuu la ludon kaj dankon por legi!

13 thoughts on “Kio estas goo?”

  1. Mi ŝatas legi viajn afiŝokn ĉiutage. Ili estas mallongaj kaj interesaj. Mi estas eterna komencanto de Esperanto, do mi ĝuas uzi la lingvon tiel por mem pliboniĝi.

    Pardonu min nun, sed mi havas gramatikan demandon por vi. Iam kiam mi legas viajn afiŝojn, mi ne tute komprenas kiam vi uzas la vorton “antaŭ”. Ekzemple: “Antaŭ 2004, tio estas goo.” Ĉu eble oni povas anstataŭ uzi la vorton “ekde”? Ĉu tio estas la signifo?

    Dankon!

    Liked by 1 person

    1. Dankon xsarenkax! Mi ĝojas ke vi ŝatas legi mian blogon.

      Mi vere ne estas spertulo. Mi estas nur progresinto. Laŭ mia kompreno, vi trovis eraron. Mia uzo de “antaŭ” tie estas malĝusta. Ĝi devus esti “ekde.”

      Mi originale skribis “antaŭ 15 jaroj” kaj tio estus ĝusta sed mi ŝanĝis la frazon kaj ne ŝanĝis la vorton. La nuna frazo ne estas klara. “Antaŭ 15 jaroj” signifus “je 15 jaroj pli frue ol nun.”

      Dankon por montri tion al mi. Verŝajne mi devus kontroli miajn pasintajn afiŝojn. Eble mi faras tian eraron ofte.

      Liked by 1 person

  2. Mi tre ŝatis vian verkaĵon. Mi havas bonegan amikon el Santiago de Cuba kiu ofte ludas goon kaj instruas ĝin dum naciaj renkontiĝoj 🙂 kvankam mi ne bone ludas mi iom lernis!
    Mi havas tute aliajn ŝatokupojn, kiu eluzas multe pli da tempo ili estas esperanto kaj radioamatorismo! Fakte mi verkas blogon pri la temo https://radioamatoro.blogspot.com/ tial mi tre ŝatis trovi vian blogon en kiu ofte aperas raportoj pri ŝatokupoj.

    Like

Leave a Reply to Revuo de la Dua Monato – Pri Io Ajn Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s