Kial mi fariĝis vegetarano

Mi menciis en frua afiŝo ke mi estas vegetarano. Tio ne ŝajnas tiom stranga en Esperantujo. Laŭ la Vikipedia paĝo pri la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, almenaŭ du enketoj de Esperantistoj montris ke “Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj.”

Tio havas sencon. Centra ideo de Esperanto estas deziro de paco inter homoj. Kial ne ankaŭ deziras pacon inter homoj kaj bestoj?

Tamen mia kialo fariĝi vegetarano ne rilatas al tio. Mi ja zorgas bestojn, sed tiu zorgo ne estas la ĉefa kialo. Mi multe pli zorgas homojn.

Manĝaĵo estas energio. Ĉiu vivulo, kiu manĝas, manĝas por gajni energion por travivi. La procezo de vivo postulas energion. Kiam besto manĝas platon, la energio, kion ĝi gajnas de la planto, fine devenas de la suno. Plantoj gajnas energion, ne per manĝado, sed per fotosintezo. Tiu energio devenas de la suno kaj ĝi restas en plantoj post tiam. Tio estas evidenta.

La ne tiom evidenta parto estas ke je ĉiu ŝtupo de manĝado (planto manĝita de herbovora besto manĝita de predanta besto) energio estas perdita. La perdo estas duvoja. Unue, la procezo de manĝado postulas energion. Due, la procezo de vivo, farita de la manĝita besto, postulas energion. La unua perdo estas necesa, sed la dua ne estas.

Homoj kreskigas plantojn kaj granda parto de tiuj plantoj estas kreskigitaj, ne por homoj manĝi, sed por bestoj manĝi. Tiuj bestoj, tiam, estas manĝitaj de homoj. Tiel granda kvanto da energio estas perdita ĉiutage. Se homoj simple manĝus la plantojn rekte, tiuj plantoj nutrus multe pli da homoj.

Homaro povus forigi multan malsaton, eble ĉian malsaton de la tuta mondo, per vegetarismo.

Tiu argumento pri energio konvinkis min, sed mi ne povus simple diri ĝin al aliuloj. Mi volas ke ĉiu homo povas vivi pli komforte kaj ĉiam havas manĝaĵon sed mi ne volas esti varbisto de vegetarismo. Mi preferas konduki per ekzemplo.

Tial, mi fariĝis vegetarano.

2 thoughts on “Kial mi fariĝis vegetarano”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s