Mia plej ŝatata koloro neniam ŝanĝiĝas

Mia plej ŝatata koloro estas ruĝo. Ĝi estis mia plej ŝatata dum la juneco. Ĝi estas mia plej ŝatata hodiaŭ. Verŝajne, ĝi estos mia plej ŝatata je la fino de mia vivo.

Miaj opinioj kaj ŝatokupoj ŝanĝiĝas ofte. Mi ĵus skribis afiŝon en kiu mi menciis la ŝanĝon de mia plej ŝatata strategia tabulludo el ŝako al goo. Mi skribis afiŝon pri kutimiĝi al mia malplej ŝatata manĝaĵo lastan jaron. Sed mia plej ŝatata koloro estas malsama.

Kiam mi estis infano, mi ne pensis pri mia plej ŝatata koloro. Eble mi ne havis tion sed se mia metodo de elekto estis la sama tiam, mi pensas ke ĝi estis ruĝo. Tamen aliuloj demandis al mi pri ĝi. Mi ne memoras la unuan fojon, sed verŝajne aŭ miaj gepatroj aŭ iu ĉe la lernejo demandis al mi pri tio. Se la afero estis tiom grava, mi bezonis bonan metodon de elekto.

Oni rajtas elekti sian propran plej ŝatatan koloron kiel ajn. La elekto estas persona prefero, kaj mi ne nomas mian metodon la plej bona de ĉiam, sed mi havas mian metodon, kion mi decidis dum juneco. Mi neniam ŝanĝas ĝin kaj ĝi ne donas bonan eblon por la koloro ŝanĝiĝi.

Mia plej ŝatata koloro estas tiu koloro kiun mi ŝatas instinkte. Mi rigardas kolorojn kaj bum!, la plej ŝatata estas mia plej ŝatata. Mi ne rajtas pensi pri la afero. Mi ne rajtas formi opinion. Kiam mi faras tion, ĉiam mi elektas ruĝon.

Mi ne certas ĉu tio signifas ke mi pensas tro multe pri mia plej ŝatata koloro aŭ ne sufiĉe pri ĝi…

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s