Tro multe da laboro

Mi ne sufiĉe dormis dum la lasta semajno.

Tiun ĉi semajnon mi laboris pli ol ok horojn je ĉiu labora tago. Hodiaŭ estis la lasta tago de mia labora semajno. Mi uzis malnovan levĉaron dum pli ol kvin horoj. Ĝiaj skusorbiloj ne bone funkcias, do miaj genuoj ĝenos al mi morgaŭ. Aliaj laboristoj estis ĉie, do mi ĉiam devis esti atenta. Mia cerbo neniam ripozis.

Mi ne kutimas tiom labori ĉar, kompreneble, mia laboro estas stresiga. Tamen mia estro volis mian helpon kaj mi profitos pro la mono. Sed nun mi estas tre laca.

Meditado iomete helpis al mi lastan semajnon. Mi sukcesis skribi blogafiŝon ĉiutage. Mi faris eĉ miajn francajn lecionojn sur Duolingo. Tio estas bona, sed eble fari tiom ankaŭ kontribuis al la mensa laceco. Mi faras tro multajn kaj nun mi ne povas skribi pli.

Morgaŭ komencos mian propran semajnfinon kaj tiam mi skribos novan filozofian afiŝon.

Hodiaŭ, mi dormetos ĉi-posttagmezon.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s