Glitŝtonludo

Hieraŭ mi iris al Kalamazoo en Miĉigano por spekti la Usonan Nacian Konkurson de Glitŝtonludo (angle “USA Curling Nationals”). Ekde 2010, mi spektas glitŝtonludon sur televidilo aŭ per la reto dum la Vintraj Olimpiaj ludoj. Mi malofte povas spekti la sporton per miaj propraj okuloj sed mi vojaĝis al Kalamazoo ankaŭ du fojojn antaŭe por spekti ludojn en 2010 kaj 2015.

Supre bildigita estas du ludantoj, kiuj portas blankajn ĉemizojn, balaantaj la glacion por helpi la flavan ŝtonon ruligantan en la domon (angle “the house”). La domo estas la areo en la ruĝa cirklo. La ludanto portanta la bluan veston estas la kapitano de la teamo. La ĝusta termino estas “skip” en la angla. La ludanto kun la ĉapelo estas la kapitano de la kontraŭa teamo.

Simile al la antikva ĉina ludo de goo, la strategio estas tre grava, horloĝoj kontrolas la tempon por pensado, la pecoj de la ludo estas ŝtonoj kaj la celo estas regi la spacon de la ludo.

Tie finiĝas la similaĵoj.

Glitŝtonludo estas malnova sporto, ludita antaŭ pli ol 500 jaroj en Skotlando. La ŝtonoj estas el granito kaj ŝtono pezas preskaŭ 20 kilogramojn. La celo de la ludo estas havi ŝtonojn pli proksimajn al la centro de la domo. Supre bildigita, la ruĝa teamo havas du ŝtonojn pli proksimaj. Se la rundo finiĝus tiam, la ruĝa teamo gajnus du poentojn. Estas po 10 rundoj en ĉiu ludo por la nacia konkurso kaj la Olimpiaj. Ĉiun rundon, ĉiu ludanto ruligas du ŝtonojn. Teamo enhavas kvar ludantojn, do 16 ŝtonoj estas ruligitaj. La ŝtonoj aŭ rulas kaj haltas aŭ frapas aliajn ŝtonojn por movi aŭ eviti ilin.

Spekti ŝtonojn frapantajn aliajn ŝtonojn je grandaj rapidoj povas esti amuza sed mi plej ŝatas la strategion de la ludo. Teamo havas 30 minutojn por diskuti la strategion dum la ludo. La specifaj ideoj de la strategio estas malsimplaj.

Jen du ekzemploj:

1. Iam ŝtonoj agas kiel gardantoj, ekzemple la du ŝtonoj ĉe la dekstro supre. Tia ŝtono defendas ŝtonojn en la domo.

2. Bonaj ludantoj povas glaciigi unu ŝtonon al alia (angle “freeze”) per ruligi ĝin apud la alia. Tiel la ŝtono estas malfacile evitota.

Mi ĝuis la sperton spekti la ludojn hieraŭ. Mi jam antaŭvidas la eblon spekti glitŝtonludon denove. En 2022, mi eblos spekti la Olimpiajn ludojn per la reto. En 2023, la Nacia Konkurso revenos al Kalamazoo. Espereble, mi ĉeestos tion por denove spekti ĝin.

1 thought on “Glitŝtonludo”

  1. […] Je la komenco de februaro, mi priskribis unu el miaj ŝatokupoj, la ludon de goo. Tiu ĉi afiŝo rapide fariĝis la plej populara de mia blogo. Mi ĝojas ke mia plej ŝatata tabulludo interesis tiom da homoj. Homoj ŝatis ankaŭ afiŝon pri alia ludo, la glitŝtonludo okazinta en Kalamazoo, kion mi spektis. […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s