La akuzativo

Ne forgesu la akuzativon!
– Ĉiu Esperantisto, Ĉie, Ĉiam

Ni Esperantistoj ofte parolas pri la akuzativo. Sed la Esperanta akuzativo estas nur unu el multaj akuzativoj de mondaj lingvoj. Akuzativo estas montrita iam per kazo, iam per partikulo. Ĉiu akuzativo estas akuzativo sed ne la akuzativo. Nia akuzativo ne estas la sola sed ĝi estas nia.

Lastatempe, dum pluvema tago, mi lernis Tokiponon. Ankaŭ ĝi estas artefarita lingvo kiu uzas akuzativon. Rektaj objektoj estas markitaj per la partikulo “e” staranta antaŭ substantivo.

Multaj lingvoj uzas akuzativon. Ekzemple, akuzativo ekzistas en la keĉua, la hungara, la igba, la finna, la rusa, Sanskrito, la hebrea, la japana, Latino, la germana, la greka, la hindia, la korea, la tamila, la pola, la nubia, kaj multaj aliaj lingvoj.

Malgraŭ tio, ŝajne la tuta mondo malamas la akuzativon de Esperanto.

Ĉiu kritiko de Esperanto, kiujn mi legas, mencias la akuzativon kiel nenecesan aldonon. Ŝajne anonima aŭtoro de unu kritiko en la angla skribis “La akuzativa kazo estas sen dubo unu el la malplej necesaj trajtoj de Esperanto, kaj tial unu el la plej forte kritikitaj… la lingvo estus tre pli bona sen ĝi.”

Fame, aŭ malfame, la lingvo Ido forigis la akuzativon. La Idistoj pensis pri la problemo kaj decidis ke vortordo tute sufiĉas por montri distingon inter subjekto kaj objekto. Ido uzas la vortordon SVO, subjekto – verbo – objekto. Per tio, la akuzativo estas senutila kaj forigenda laŭ ili. Tial, ili forigis ĝin.

Tamen, Ido ankoraŭ havas akuzativon. Ĝi simple estas pli-malpli laŭvola. Kiam vortordo ne sufiĉas por klarigi ĉion, oni ja uzas akuzativon por forigi konfuzaĵojn. Idistoj remetis la akuzativon post kiam ili rimarkis ĝian valoron.

Tio estas ofte forgesita priparolante Idon. Ĉu eble ĉar tio povus signifi ke la akuzativo estas utila kaj ne forigenda?

Mi havas etan libron nomitan “Ido, unu jarcenton poste” de André Cherpillod. Ĝi temas pri la historio kaj donas prezenton de Ido. En la prezento de Ido, skribante pri la forlaso de la akuzativo, li ne priskribas la forlason kiel bonan ideon.

Li skribas “Kelkaj personoj, ne sufiĉe pripensinte la aferon, opiniis, ke akuzativo estas senutila komplikaĵo, kiu alportas nenion al la esprimo de la penso. Ili argumentas, ke ekzemple la lingvoj angla kaj franca malhavas ĝin, kaj tamen funkcias… Sed se ni penos esplori iom pli altan nivelon de lingvo, ni konstatos, ke la lingvoj angla kaj franca (kaj aliaj, kaj ankaŭ Ido) funkcias sen akuzativo, jes, sed je kia prezo!”

André Cherpillod priskribis kvar avantaĝojn de la akuzativo. Ili estas ĝenerale:

  1. Ĝi estas pli facila ol vortordo dum lingvolernado
  2. Ĝi faras la lingvon fleksebla
  3. Ĝi klarigas inter epiteto kaj predikativo. Rimarku la duan, kie ĝi faris tion.
  4. Ĝi evitas ambiguaĵojn. Ekzemple, mi traktas vin kiel estro kontraŭ mi traktas vin kiel estron.

Entute, mi konsentas kun li. Malsamaj vortordoj konfuzas min dum lingvolernado. La flekseblon de Esperanto mi ŝatas, ĉar volas vortordon strangan uzi iam mi. La povo klarigi predikativojn faras la lingvon pli bona. Kaj la logika parto de mia cerbo ĉiam ŝatas la eviton de ambiguaĵoj.

Mi ŝatas la akuzativon. Ĉu mi iam faligas la akuzativon? Jes. Sed la akuzativo neniam fizike venos en ĉambron por ataki siajn ne-uzadulojn. Espereble. Ĉu mi pensas ke lingvoj sen akuzativoj estas neuzindaj? Certe ne. Lingvoj estas belaj kaj ilia diferenco estas grava parto de tiu beleco. Ankaŭ la akuzativo, nia akuzativo, estas bela parto de la lingvo.

Kaj la memeoj pri ĝi estas tre amuzaj.

10 thoughts on “La akuzativo”

  1. Dum mia lernado, la plej stranga afero pri la akuzativo ne estis la akuzativo mem, sed la uzado de la nominativo en ne-subjektaj pozicioj, t. e., post prepozicioj.

    En la lingvoj kiujn mi iom konas, ekzemple Latino, la angla, la greka, la germana, oni neniam uzas la nominativo post prepozicioj. Angle oni uzas la akuzativon, pro manko de aliaj kazoj; greke kaj germane oni uzas la dativan aŭ akuzativon, laŭ la individua prepozicio kaj signifo; latine oni uzas la akuzativon aŭ ablativon (neniam la dativan) laŭ la individua prepozicio kaj signifo.

    Nepre nenie en tiuj ĉ lingvoj uzas oni la nominativon post prepozicio. Nur la tielnomata “oblikvajn kazojn” – i.e. nenominativajn. La uzo de la nominativa estas nur por la subjekto aŭ predikativa adjektivo (mi ne priparolas Eon, do mi uzas ĝeneralajn vortojn kiel “adjektivo” anstataŭ esperantajn esprimojn kiel “a-vorto”).

    (Mi kredas, ke mi menciis tion ĉi al vi vid-al-vide, sed ĉar temas pri ĝi ĉi-tie, mi ripetas por aldoni ion al la reta konversacio)

    Liked by 1 person

  2. Tre bona artikolo! Mi simple aldonos ke eĉ en la franca aŭ en Ido estas akuzativo. Sed la akuzativa rolo estas signita de la loko de vorto en la propozicio, kaj tio estas fakte pli malfacile lernebla ol simpla finaĵo, se via denaska lingvo ne havas ordon “subjekto-verbo-objekto”.

    Liked by 1 person

    1. Bone dirata, Emanuelo; temas pri la fakto, ke “La akuzativo” ambiguas; la vorto povas signifi la rolon, aŭ la ŝanĝon en vortfinaĵo signifantan ĝin, aŭ ian ajn markon samsignifanton, kiel vortordon aŭ prepozicion. Iam estas necesa zorge distingi tiujn, iam ne.

      Like

  3. Akuzativo kiel koncepto estas tre logika, kaj lingvoj, kiuj malhavas ĝin, devas limiĝi je strikta vortordo. Akuzativo en E-o per si mem ne estas malfacila, sed estas problema. Mi jam skribis multfoje pri tiuj problemoj en Lernu.net-on, sed la kerno estas, ke oni uzas akuzativon por montri (tro) diversajn aferojn, kiujn oni ne esprimas per akuzativo en aliaj lingvoj.

    Ekz.

    Oni miksas akuzativon kun partitivo. Oni diras
    Mi legas libron
    sed preskaŭ ĉiam celas
    Mi legas (iun) parton da libro

    Do, partitiva objekto kaj ne akuzativa objekto.

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s