Hipotezo de la tero rara

Lastamonate, mi menciis la Fermi-paradokson en unu el miaj afiŝoj. Unu el la eblaj solvoj de tiu paradokso estas la hipotezo de la tero rara. La nomo devenas de libro nomita “Rara Tero: kial malsimpla vivo estas malofta en la universo” (angle Rare Earth: Why Complex Life Is Uncommon in the Universe) de Peter D. Ward kaj Donald E. Brownlee.

La libro temas pri la malfacilaĵoj de vivo en la universo. La plejmulto de la kosmo ne povas subteni vivon kiel vivon sur Tero. La kondiĉoj de Tero povus esti tre bonŝancaj.

Marso kaj Venuso, la du konataj planedoj plej proksimaj kaj similaj, estas tre malfavoraj al vivo. La malkovro de simplaj mikroboj en la sunsistemo povus okazi sub la glacia surfaco de luno kiel Eŭropo sed la malkovro de okulvideblaj plurĉeluloj estus malverŝajna kaj la malkovro de inteligentaj estaĵoj en la sunsistemo ŝajnas tute neebla.

Eble Tero bezonis tre maloftajn cirkonstancojn por esti tiom favora al vivo. Ekzemploj de tiuj cirkonstancoj estas tre granda luno, la okazo de platotektoniko, cirkla orbito en la parto de la sunsistemo kie akvo povas esti likva sur la sufraco, la ekzisto de Jupitero kiu agas kiel gardisto kontraŭ asteroidoj kaj kometoj, kaj la suno mem kiu estas tre trankvila kompare de aliaj steloj.

Pro tiuj faktoj, eble Tero estas preskaŭ unika en nia universo. Eble simpla vivo estas ofta sed malsimpla vivo, kaj tial inteligenta vivo, estas rara. Se tio estus la okazo, ni povus esti sola en la universo. Kaj tial aliajn civilizaciojn ni ne vidus spektante la noktan ĉielon.

La ideo ne estas sen siaj kritikantoj. Forta kontraŭargumento uzas la principon de mediokreco, aŭ la principon de Koperniko. La ideo de la principoj estas preskaŭ samaj. Tero ne estas ĉe la centro de la universo. Ni ne estas specialaj. Tial, se ni havus malmulte da informo, ni devus pensi ke tio, kion ni scias, estas mediokra. Ĝi estas malbrila, normala, ofta, kaj certe ne rara. Sen alia informo, estus narcisisme pensi ke nia planedo estas tre speciala laŭ favorado al vivo.

Ni havas nenian alian ekzemplon de vivo malsimpla aŭ simpla ekster Tero. Pro tio, ni komprenas malpli pri kiel okazis vivo sur Tero. La ideoj de la hipotezo povus esti pravaj. Eble la faktoj pri Tero estas maloftaj kaj necesaj por subteni vivon, sed ni ne havas rimedon por ilin pruvi ĝis kiam ni malkovras eksterteran vivon, aŭ en nia sunsistemo aŭ en alia, aŭ ni multe pli detale esploras la universon.

Ĝis tiam, la hipotezo restos nepruvita.

8 thoughts on “Hipotezo de la tero rara”

  1. Estas tiom da nekonata spaco en la kosmo ke estus tre malfacile aplombe prubi ke “vivo ne ekzistas for de nia planedo”! Ĉiukaze pri la temo mi restas esperplena sed timema. Ĉu vi spektis filmon en kiu teranoj trovas vivon aliplanede kaj portas ĝin al nia? Bedaŭrinde mi nun ne memoras la nomon 😦 tie oni povas vidi kiom danĝera povus esti trovi vivon ekter nia planedo! Eĉ pli malbone se ni trovus vivon pli inteligenta ol ni?

    Like

  2. […] Ekzemple, la abiogenezo de vivo povus esti granda filtrilo. Ni ne komprenas kiel la vivo okazas. Eble la vivo okazas tiom malofte ke Tero estas la sola planedo kiu havas vivon. Mi priskribis la ideon ke Tero estas tre rara planedo en alia afiŝo. […]

    Like

  3. […] En mia afiŝo pri la koncepto, mi menciis ke kelkaj proponitaj filtriloj restas malantaŭ homaro. Ekzemple, la abiogenezo de vivo povus esti granda filtrilo. Eble vivo okazas tiom malofte ke Tero estas la sola planedo kiu havas vivon. Mi priskribis la ideon ke Tero estas tre rara planedo en alia afiŝo. […]

    Like

  4. […] nenion, tio estus ankaŭ interesa. Tio povus signifi, ke la vivo estas tre malofta en la universo. Mi skribis afiŝon pri la hipotezo de la tero rara kaj laŭ ĝi, la precizaj kondiĉoj sur la Tero estas kaj tre maloftaj kaj necesaj por la vivo […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s