Revivigo de malnovaj komputiloj per Linukso

Mi posedas ses komputilojn kiuj nun funkcias en mia domo. Mia plej nova havas ses jarojn. Mia plej malnova komputilo havas dek ok jarojn.

En mondo kie ĉiu peco de teknologio ŝajnas senutila post nur tri aŭ kvar jaroj, kiel mi uzas tiom malnovan komputilon? Mi uzas ĝin per Linukso (Linux).

Sed kio estas Linukso? Mi respondos simple hodiaŭ. La historion kaj tipojn de Linukso eble priskribos mi en estonteca afiŝo.

Linukso estas programaro, sed tre grava tipo de programaro. La nomo de tia programaro estas aŭ la mastrumilo aŭ la operaciumo. Ĝi estas la programaro kiu kondukas la aliajn programarojn per ĝuste disdoni la resursojn de la komputilo. La plej ofta operaciumo estas Vindozo (Windows) de Microsoft.

Plej ofte homo neniam ŝanĝas la operaciumon de sia komputilo. Tio povas havi kelkajn problemojn. Unu grava problemo estas versioj de Vindozo fariĝas ne plu subtenitaj. Ekzemple, en 2020, Vindozo 7 ne plu estos subtenita. Post tiam, la operaciumo ne plu gajnos ĝisdatigojn de Microsoft. Uzantoj, kiuj daŭre uzos Vindozon 7, havos riskojn pri nesekureco kaj mankon de subteno de aplikaĵoj. Kiam tio okazos, la rekomendo de multaj firmaoj estos ke tiuj uzantoj devos aĉeti novan komputilon. Tio povas esti bona konsilo en kelkaj cirkonstancoj sed, kvankam la operaciumo havos problemojn, la komputilo mem ofte funkcias bone.

Mi rekomendas alian opcion. La uzanto povas instali Linukson anstataŭ Vindozon.

Mia plej malnova komputilo uzis Vindozon 2000, kiu perdis la subtenon en 2010. Ĝin mi uzas kiel servilon. Ĝi ne havas aplikaĵojn kiel retumilon kaj se ĝi havus tian, la aplikaĵo ne bone funkcius. La komputilo estas tro malnova por filmeton spekti, ekzemple. Mi povus uzi ĝin por tekston skribi aŭ muzikon aŭskulti, sed mi havas aliajn komputilon kiuj povas fari pli kiel mia tekokomputilo.

Mia tekokomputilo ne estas nova. Ĝi havas pli ol dek jarojn. Kaj tio ne estas unu el miaj tekokomputiloj. Ĝi estas tiu tekokomputilo, kiun mi uzas ĉiutage kiel kutiman komputilon. Ĝi simple estas malnova kaj funkcias per Linukso anstataŭ Vindozo.

Linukso ofte uzas malpli da resursoj ol Vindozo. Tial oni povas instali ĝin sur malnovan komputilon kaj la komputilo povas funkcii pli bone. Kaj oni povas daŭre uzi la komputilon post kiam la originala operaciumo ne plu estas subtenata sen timoj pri tiu manko de subteno.

Pro tiuj kaj aliaj kialoj, mi uzas Linukson sur la plimulto de miaj komputiloj. Mi povus aĉeti pli novan komputilon, sed per Linukso mi povas fari ĉion kion mi devas fari. Eĉ se la komputilo eble havas pli da jaroj ol iu kiu legos tiun ĉi afiŝon.

8 thoughts on “Revivigo de malnovaj komputiloj per Linukso”

  1. Linukso ne estas mastrumilo. Linukso nure estas kerno. Ĝi mem estas vere senutila. Kiu diras, ke Androido estas linuksa mastrumilo? Neniu! Do, la mastrumilo nomiĝas GNU[/Linukso].

    Like

    1. La kutima nomo estas Linukso kaj la kerno estas tre grava parto de la mastrumilo. Sen kerno, ne estas mastrumilo. Rigardu HURD-on.

      Kaj Androido estas bazita sur Linukso. Mi iam nomas ĝin Linuksa mastrumilo por montri al aliulo la oftecon de Linukso.

      Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s