Rotacianta habitato

En mia afiŝo pri Dajsonstrukturo, mi menciis la ideon de la kreado de habitatoj ĉirkaŭ la Suno por loĝigi homojn. Tiuj habitatoj preskaŭ certe estus rotaciantaj habitatoj.

Rotacianta habitato estas habitato en spaco kiu rotacias por kvazaŭ havi graviton. Kiel en centrifugilo aŭ sur karuselo, la rotacio agas kiel la forto de gravito, puŝanta objektojn al la ekstero de ĝi.

Gravito necesas por homoj. Eksperimentoj en la Internacia Kosmostacio montras tion. Sen gravito ostoj kaj muskoloj rapide malfortiĝas. Homoj kiuj loĝas en la Kosmosacio devas rehabiliti post la reveno al Tero. Se homoj vivos inter la steloj, ni devos solvi tiujn problemojn. Ebla solvo estus la uzado de artefarita gravito de rotacio.

En 1976, fizikisto Gerard K. O’Neill proponis grandan rotaciantan habitaton. Ĝia diametro estus 8 kilometrojn kaj la longeco estus 32 kilometrojn. En ĝi povus esti tuta ekosistemo kaj domoj por homoj. La bildo montrita supre estas mia provo montri la koncepton de la interno de tia habitato.

Starante en ĝi, oni vidus la surfacon de la alia flanko kiel la ĉielo sed alie ĝi povus senti preskaŭ kiel Teron.

Kaj eble, fore en la estonteco, kiam homoj pensos la aferon, ili diros la malon, ke Tero sentas kiel iliajn rotaciantajn habitatojn, sed sen la domoj de najbaroj sur la ĉielo.

6 thoughts on “Rotacianta habitato”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s