En mia afiŝo pri Dajsonstrukturo, mi menciis la ideon de la kreado de habitatoj ĉirkaŭ la Suno por loĝigi homojn. Tiuj habitatoj preskaŭ certe estus rotaciantaj habitatoj.
Rotacianta habitato estas habitato en spaco kiu rotacias por kvazaŭ havi graviton. Kiel en centrifugilo aŭ sur karuselo, la rotacio agas kiel la forto de gravito, puŝanta objektojn al la ekstero de ĝi.
Gravito necesas por homoj. Eksperimentoj en la Internacia Kosmostacio montras tion. Sen gravito ostoj kaj muskoloj rapide malfortiĝas. Homoj kiuj loĝas en la Kosmosacio devas rehabiliti post la reveno al Tero. Se homoj vivos inter la steloj, ni devos solvi tiujn problemojn. Ebla solvo estus la uzado de artefarita gravito de rotacio.
En 1976, fizikisto Gerard K. O’Neill proponis grandan rotaciantan habitaton. Ĝia diametro estus 8 kilometrojn kaj la longeco estus 32 kilometrojn. En ĝi povus esti tuta ekosistemo kaj domoj por homoj. La bildo montrita supre estas mia provo montri la koncepton de la interno de tia habitato.
Starante en ĝi, oni vidus la surfacon de la alia flanko kiel la ĉielo sed alie ĝi povus senti preskaŭ kiel Teron.
Kaj eble, fore en la estonteco, kiam homoj pensos la aferon, ili diros la malon, ke Tero sentas kiel iliajn rotaciantajn habitatojn, sed sen la domoj de najbaroj sur la ĉielo.
[…] mi skribas ion en Esperanto pri malsimpla temo, kiel la lastan blogafiŝon, mi ofte devas serĉi vortojn. Kompreneble, mi konas la denaskan multe pli bone ol aliaj lingvoj, […]
LikeLike
Estis bona reprezento de tia habitato en la sciencfikcia filmo Elysium.
LikeLike
[…] kosmen, mi priskribis la koncepton de rotacianta habitato kaj demandis ĉu homaro interesas […]
LikeLike
[…] homaron. Je tiu momento, kiam granda parto de homaro ne plu vivas sur Tero sed sur Marso aŭ en rotaciantaj habitatoj, problemoj sur Tero ne plu estas problemoj por la tuta […]
LikeLike
[…] tion, mi vidas estontecon kun homaro tra la steloj. Mi vidas homojn, kiuj loĝos en rotaciantaj habitatoj kiel partoj de Dajsonstrukturo, kosmoŝipojn, kiuj vojaĝos al foraj planedoj en foraj […]
LikeLike
[…] En alia afiŝo mi menciis la ideon, ke homoj kolonius Venuson aŭ Marson. Tamen, mi ne kredas, ke la plejmulto da homoj loĝos sur planedoj en la fora estonteco. La homaro verŝajne ja kolonios planedojn sed ili plejparte loĝos en rotaciantaj habitatoj. […]
LikeLike