Saluton en multaj lingvoj

Kiel sonas E-o al ne-parolantoj?

En afiŝo hodiaŭ, Nelli de la blogo Denaskuloj skribis pri aliuloj aŭdantaj Esperanton kaj kiel respondi al demandoj pri tio. Hazarde, hodiaŭ unu el miaj kunlaborantoj aŭdis min kiam mi parolis Esperanton. Li demandis ĉu mi parolis la rusan.

Tiuj du okazaĵoj pensigis min pri la aliaj fojoj kiam aliulo provas diveni kiun lingvon mi parolas. La divenaĵoj kiujn mi jam aŭdis estas la hispana, la germana, la itala, kaj la rusa. Verŝajne mi aŭdos pli tra la jaroj parolante Esperanton.

Mi volas doni miajn pensojn pri tiuj divenaĵoj kaj provi diveni la kialon de ĉiu.

La plej ofta divenaĵo estas la hispana. Tio havas sencon al mi. La vokaloj de Esperanto kaj la hispana estas tre similaj. Ambaŭ uzas simalan sonon de r. Hispanaj vortoj ofte finas per vokalo kaj kelkaj oftaj vortoj finas per -os, -is, kaj -as. Ankaŭ grava estas la fakto ke mi loĝas en Usono kaj la dua plej ofta lingvo estas la hispana.

Alia ofta divenaĵo estas la germana. Plej ofte homo divenus tion kiam mi diras ion enhavantan germanan vorton. Ekzemple, “dankon” aŭ “bonan tagon.” Tio havas sencon, ĉar tiuj vortoj ja sonas kiel germanaj vortoj, ĉar ili devenas de la germana.

La itala iam surprizas min, sed mi pensas ke la sono de c kaj la vokalaj finaĵoj estas la kialoj. Ankaŭ, la vorto “mia” sonas kiel itala vorto. Unu el miaj amikoj, kiu parolas Esperanton, priskribas Esperanton kiel “la itala parolanta de slavo.”

La divenaĵo de la rusa estis tiu kiun mi aŭdis hodiaŭ. La frazo kiun mi diris estis “ĉiu skatolo en la tuta vico.” Mi ne certas kial tiu sonus specife ruslingva sed verŝajne la similoj de la fonologioj inter slavaj lingvoj kaj Esperanto enhavas la kialon.

Nun, mi havas demandon por vi, leganto.

Kiujn divenaĵojn vi jam aŭdis parolante Esperanton publike?

2 thoughts on “Kiel sonas E-o al ne-parolantoj?”

  1. […] ofte pri Esperanto ol kutime. Mi menciis kelkajn kantojn en Esperanto kiujn mi ŝatas kaj mi notis kiel homoj provas diveni kiun lingvon mi parolas kiam mi parolas Esperanton. Mi rimarkas ankaŭ kion mi plej amas pri Esperanto kaj kiel mi trovas novajn vortojn por […]

    Like

Leave a comment