Ĉu eksterterulojn ne interesas homaro?

Pensante la Fermi-paradokson, kiu simple klarigite estas la ŝajna kontraŭaĵo inter la aĝo kaj vasteco de la universo kaj la manko de evidenteco pri eksterteruloj, tuja penso estas ke ni ne vidas eksterterulojn ĉar ili neniam vojaĝas al Tero. Eksterteruloj havas aĵojn pli interesajn por fari ol viziti nian enuigan planedon.

La ofta analogeco estas tio ke homaro estus kiel formikoj kompare de ili. Ni estus same pli stultaj kaj seninteresaj. Oni ne interesiĝas pri la agoj kaj vivoj de formikoj, do kial ni interesus ilin?

Sed tiu ekzemplo ignoras gravan punkton. Estas homoj, kiuj studas formikojn profesie. Estas homoj, kiuj havas formikojn kiel dombestojn. Kvankam la plejmulto el homaro ne interesiĝas pri formikoj, iom zorgas ilin. Certe estus kelkaj scivolemaj eksterteruloj kiuj interesiĝas pri homaro.

Eble jes, homaro estas kiel formikoj kompare de eksterteruloj. Sed krom se ĉiu el la eksterteruloj pensus same, iom ja interesiĝus pri ni. Kaj se eksterteruloj estus oftaj kaj vojaĝus inter la steloj, iom vizitus certe Teron por esplori la planedon kaj homaron.

5 thoughts on “Ĉu eksterterulojn ne interesas homaro?”

  1. La temo de la supra artikolo estas interesa, sed ĝia lingvaĵo atestas pri tio, ke la lingva nivelo de la aŭtoro estas ne sufiĉe alta, pro kio la esenco estas malfacile, se entute komprenebla. Ekz-e ni diras ne “Eksterteruloj ZORGAS NIN”, ĉar ili maksimume “zorgigas nin” (pro ilia timata, eventuala atako kontraŭ ni). Ĉu la aŭtoro intencis ne tion diri, ke “ni interesas ilin”?
    Krome, pri la Fermi-paradokso mi ankore sciis nenion (mi estas ne fizikisto), tiel estus konsilinda klarigi ĝjn (per pli komprenebla lingvaĵo).

    Like

  2. La paradokso de Fermi ne estas pri tio, ke ekstreranoj ne vizitas nin, sed pri tio, ke ni neniel scias pri ilia ekzisto, eĉ per ricevo de radioondoj.

    Pri la fakto, ke ili ne vizitas nin estas sufiĉe simple klarigi: vojaĝi en la kosmo verŝajne estas treege kosta afero, kaj oni verŝajne faros tion nur por bonaj kialoj. Viziti planedon jam loĝatan de primitivuloj verŝajne ne estas bona kialo.

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s