Esperanto restos sola inter helplingvoj

Maŝintradukado fariĝas pli bona tagon post tago. Maŝintradukado kiu estas tiel bona kiel tradukado fare de homoj estas la celo de multaj projektoj. La koncepto ŝajnas ebla kaj tian maŝintradukadon mi priparolas. Eble maŝintradukado neniam ekzistos pro la malsimplo de homaj lingvoj. Aŭ eble unu el tiuj tradukadaj projektoj sukcesos je la ne tro malproksima estonteco.

Se tio okazus, kio estus la estonteco de lingvolernado, Esperanto kaj aliaj internaciaj helplingvoj?

En tia mondo, neniu devus lerni fremdan lingvon kiel plenkreskulo aŭ en gimnazio.

Per maŝintradukado, internaciaj helplingvoj ŝajnus senutilaj. Se homoj parolantaj malsamajn lingvojn povus komuniki inter si per malmultekosta poŝtelefona apo aŭ io simila, kial oni uzus la tempon por lerni alian lingvon? Lerni alian lingvon estas malfacile. La plejmulto da homoj verŝajne ne farus tion. Ili simple uzus la apon kaj neniam lernus alian lingvon.

Naciaj lingvoj travivus tian mondon senprobleme. Gepatroj kaj ŝtatoj instruus naciajn lingvojn kiel nun. Verŝajne iom edukus infanojn kiel du- aŭ plurlingvulojn. Tamen homoj verŝajne nur kiel infanoj lernus lingvojn. En tia mondo, neniu devus lerni fremdan lingvon kiel plenkreskulo aŭ en gimnazio.

Homoj instruas naciajn lingvojn al infanoj pro multaj kialoj, sed internacia komunikado malofte estas la kialo. La celo de internaciaj helplingvoj estas tio, faciligi komunikadon inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Se maŝintradukado solvus tiun problemon, la ĉefa celo de tiaj lingvoj ne plu ekzistus.

Nu, iom da Esperantistoj, ĉefe Raŭmistoj, ne kredas ke la ĉefa celo de Esperanto restas tiel. Ili kredas ke Esperanto estas komunumo. Tio estas prava. Tamen, inter la kvar celoj de la originala “Manifesto de Raŭmo,” nur la lasta, pri “novtipa internacia kulturo,” restus valora post la alveno de malmultekosta maŝintradukado. Eble la valoro de Esperanta kulturo savus Esperanton, eble ne. Tio certe donas al Esperanto pli bonan ŝancon pri travivo kompare de aliaj helplingvoj.

Sed multaj Esperantistoj, inkluzive mi, lernis Esperanton ne pro la kulturo, sed kiel ilon de internacia komunikado. Ĉu ni neniam lernus Esperanton post maŝintradukado?

La ĉefa kialo por la disvastigo de helplingvo en mondo de maŝintradukado ne povas esti la faciligo de komunikado inter homoj.

Eble ja, ni lernus ĝin pro alia kialo. Esperanto havas alian avantaĝon super aliaj internaciaj helplingvoj. Pro ĝi, mi pensas ke Esperanto restos sola inter tiaj lingvoj se maŝintradukado ekzistus. Kio estas la avantaĝo?

Esperanto enhavas fortan filozofian fundamenton, la internan ideon.

Laŭ mi, tiu ideo restigus Esperanton kiel internacian lingvon kiam aliaj helplingvoj pereus. La ĉefa kialo por la disvastigo de helplingvo en mondo de maŝintradukado ne povas esti la faciligo de komunikado inter homoj. Ĉiu helplingvo kiu havas tion kiel la ĉefan celon certe ne travivus maŝintradukadon.

En nia mondo, Esperanto estas facila, ne ĉar ĝi estas vere facila, sed ĉar naciaj lingvoj estas tiom malfacilaj kompare de ĝi. En mondo de maŝintradukado, la lernado de iu ajn fremda lingvo, inkluzive Esperanto, ŝajnus malfacila. Per lernado de Esperanto, homo jam diras “mi kredas ke aliuloj ne estas fremduloj, sed homoj kaj fratoj de mi.”

Kompare de komunikado per maŝino, komunikado per la sama lingvo ŝajnas pli varma, pli reala, pli homa. Kompare de naciaj lingvoj, Esperanto estas multe pli facila. Kaj la ideo de komunikado sen helpo de maŝino povus fari la senton de amikeco inter Esperantistoj eĉ pli forta. Fakte, tiu amikeco povus fariĝi la sola kialo por ĝin lerni.

Eble, se maŝintradukado ekzistus, Esperanto fariĝus ne plu ilo interkomunikiga, sed nur ilo interhoma.

3 thoughts on “Esperanto restos sola inter helplingvoj”

  1. Mi malofte pensas pri tiu ĉi ebla estonteco. Laŭ kion mi nun vidas, Google traduko estas aĉega kaj ne povas fari eĉ simplajn tradukojn en Esperanto.

    Sed en tia estonteco kie maŝintradukado estos nuligita la bezonon por lerni fremdan lingvon, mi pensas ke la plej ebla danĝero estos la venko de nur unu lingvo kontraŭ ĉiuj aliaj. Malgrandaj lingvoj rapide mortus, kaj la venkonta lingvo estos tiu, kiun uzas la kreintoj de la maŝintradukiloj.

    Se tia estonteco ankoraŭ estas sciencfikcio, kaj krom tio, kio okazos kiam oni forgesas la tradukilon hejme, aŭ la baterioj perdas energion? Laŭ Isaac Asimov, la tiel nomata patro de sciencfikcio, la plej bona rimedo por konservi scion ankoraŭ estas la libro.

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s