Kio estas strategio?

Mi ŝatas ludi strategiajn ludojn kiel ŝakon kaj goon. Mi skribis pri la tabulludo de goo en alia afiŝo. Unu el la multaj kialoj, kial mi ŝatas tiajn ludojn, estas tio ke tia ludo instruas onin pri strategio ĝenerale, pri kiel fari strategion.

Strategio estas altnivela planado por atingi celon. Ekzemple, en ŝako oni faras strategion pri kiel ataki la reĝon de la kontraŭulo. La strategio enhavas multajn partojn, multajn taktikojn, kiel meti defenditan fortan pecon ĉe la centro de la tabulo por minaci pecojn de la kontraŭulo.

Se strategio estas kiel marŝo, taktikoj estas kiel paŝoj. Taktikoj helpas nur kiam ili kondukas al la celo. Preni la damon de la kontraŭulo estas tre bona krom se ĝi kondukas al la perdo de onia reĝo! Tial sole taktikoj ne sufiĉas por venki kontraŭulon en ŝaka matĉo. Oni devas memori la celon kaj fari taŭgan strategion.

Tio estas ankaŭ la okazo en vivo kaj tiel kompreno de strategio helpas al oni. Ekzemple, mi celas lerni la francan. Taktiko por tion fari estas fari lecionon en Duolingo sed mi dubas pri ĉu Duolingo estas la plej bona rimedo por lerni la francan je mia nuna nivelo. Mi lernis Esperanton plejparte per Duolingo, do ĝi ne estas malbona taktiko. Tamen, en la kunteksto de la tuta strategio, kompreneble eblas ke aliaj taktikoj povus esti pli bonaj.

Mia unua strategio pri la franca lernado enhavis Duolingo-n sed mi devas rajtigi min ŝanĝi tion. Bona strategio estas malfacile farita. Oni devas plani multe sed kiam la tempo por uzi ĝin alvenas, neniu plano travivas la realon. Ili ne rompiĝas kiam io neplanita okazas. La plej bonaj strategioj estas tiuj kiuj estas flekseblaj.

Kaj kiel en ludoj, mi devus havi flekseblan planon por tio kion mi ŝatus fari en la vivo.

2 thoughts on “Kio estas strategio?”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s