Morgaŭ

Mi skribas ĉi tiun afiŝon por morgaŭ ĉar morgaŭ mi estos tro okupata por skribi blogafiŝon dum la tago.

Morgaŭ, kiel ideo, estas tre simpla sed ankaŭ profunda. Ĝi simple estas la tago post la nuna tago, sed tiu ideo signifas ion gravan. Tio signifas ke homoj komprenas la koncepton de estonteco. Oni ne vivas nur nun sed ankaŭ estontece. Pro tio, mi planas por morgaŭ kaj skribas afiŝon frue.

Pensante la estontecon, oni imagas tion kiel la mondo estos tiam.

Tio ne estas simpla koncepto kaj pro tio la lingvoj de la mondo havas multajn sistemojn por paroli pri tempo. Tenso, aspekto kaj modo ŝanĝas verbojn por montri ideojn pri kiel la ago rilatas al tempo kaj al la homa kompreno de tempo.

Skribado pli malsimiligas la aferon ĉar la legonto kaj skribinto ne spertas la saman tempon. Laŭ vi, mi skribis tiun ĉi hieraŭ. Laŭ mi, vi legos ĝin morgaŭ. Kiel mi devus skribi ĝin?

Mi elektas tiun ĉi manieron. Mi komprenas ke kiam vi legos tiun ĉi afiŝon, la tensoj de la verboj ŝajnos malĝustaj laŭ vi. En la morgaŭa tempo, vi legas ĝin kaj mi skribis ĝin.

Tamen, tio estas problemo por morgaŭ.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s