Ĉina ŝako

Mi menciis en lastatempa afiŝo ke mi ludas la strategiajn ludojn goon kaj eŭropan ŝakon. Mi plej ŝatas tiujn du ludojn inter tradiciaj strategiaj tabulludoj. Tamen, mi ne ludas nur ilin.

Alia ludo, kiun mi ŝatas, estas la ĉina ŝako (ĉine 象棋). En la ĉina, la nomo singifas “la elefanta ludo.” Unu el la pecoj nomiĝas “elefanto.” Ĝi iel similas al eŭropa ŝako sed la pecoj, la reguloj, kaj eĉ la tabulo estas malsamaj.

Mi ne ludas ĉinan ŝakon tiom bone kiel goon aŭ eŭropan ŝakon sed mi havas miajn proprajn tabulon kaj pecojn por ĝin ludi. Bedaŭrinde, malmultaj homoj en Usono konas la ludon.

Pli bedaŭrinde, kiam mi montras la ludon al aliuloj, ili kutime timiĝas pro la ĉina skribo sur la pecoj! Ili pensas ke oni devas kompreni la ĉinon por la ludon ludi. Tial, mi malofte havas la ŝancon por ĝin ludi vid-al-vide aŭ eĉ instrui la regulojn al iu.

Tio estas domaĝo ĉar ĉina ŝako estas interesa ludo kaj la skribaĵoj sur la pecoj ne estas pli malsimplaj ol la simboloj de eŭropa ŝako uzitaj por montri la pecojn du-dimensie.

Laŭ iuj fontoj, ĉina ŝako estas la plej ofte ludata ludo en la tuta mondo. Tamen, ĝi ne estas tiom konata ekster Azio, ĉefe Ĉinio. Kiel pri goo, mi esperas ke pli da homoj ekster Azio lernos pri tiu interesa ludo.

Espereble, tiu ĉi afiŝo helpas tion ĉar mi ĝuas ludi la ludon kiam mi havas la ŝancon por tion fari.

3 thoughts on “Ĉina ŝako”

  1. […] de ŝako en la mondo. La eŭropa ŝako, ofte simple nomita “ŝako,” estas bone konata. Mi jam menciis alian ŝakon, ĉinan ŝakon, en alia afiŝo. Hodiaŭ, mi skribas pri alia formo, japana ŝako, ankaŭ nomita “ŝogio” (japane 将棋 […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s