Ĉu teknologion bezonas oni?

Teknologio estas ĉie kaj kiam oni havas ian aparaton kiel gravan parton de la ĉiutaga vivo, tiu teknologio fariĝas pli ol opertuna. Ĝi estas kiel io necesa.

Lastatempe mi provis spekti YouTube-ajn filmetojn sur mia poŝtelefono denove, post mia ĉesigo de tio, por vidi ĉu mi povus uzi tiajn filmetojn utile. Estas multaj filmetoj en la franca, ekzemple, kiujn mi povas uzi por helpi al mi lerni. Tamen, la tento pri spekti aliajn filmetojn estis tro forta. Mi perdis multe da tempo, do mi reforigos ĝin de la poŝtelefono kaj spektos tiajn filmetojn nur per komputilo denove.

Tamen, mi scivolis ĉu tio estas sufiĉa. Eĉ sen YouTube, mi tro uzas mian poŝtelefonon senpense. Lerta poŝtelefono estas mirinda kaj tiom utila sed per ĝi mi perdas multe da tempo.

Eble, mi devus ne plu uzi ĝin. Ĉu tio estas eĉ ebla?

Mi ne havis poŝtelefonon ĝis kiam mi ĉeestis universitaton. Mi ne havis lertan poŝtelefonon ĝis la jaro 2013. Ekde tiam, en la lastaj ses jaroj, mi havis tian en mia poŝo aŭ mano la tutan tagon. En la nokto, ĝi sidas apud mia lito. Ĝi estas kiel mia monujo aŭ miaj ŝlosiloj, tro grava por mi forgesi ĝin.

Sed mi ja ne uzis ĝin antaŭ 2013. Ĉu mia vivo estis vere tiom pli malfacila? Mi pensas ke ne. Komputilo sufiĉas. Mi ne bezonas ĉiam kontroli retejojn. Mi ne bezonas aŭskulti podkastojn kondukante aŭton. Mi ne bezonas apojn por fari tion kion mi devas fari.

Kiel mi priskribis en alia afiŝo, mia poŝtelefono portas min fore. Uzante ĝin, mi ne plu sidas kie mi sidas. Mi estas aliloke. Eble mi devus esti ĉi tie pli ofte.

Neniu momento estas pli grava ol la nuna. Ĉu iu ajn loko estas pli grava ol la ĉi-tiea?

Mi devas koncedi ke poŝtelefono estas utila. Fakte, teknologio estas utila. Se ĝi ne estus utila, oni ne nomus ĝin teknologio. Tamen, aparato estas nur ilo kaj la utileco de ilo troviĝas en kiel oni uzas ĝin.

La telefonon misuzas mi. Mi ne uzas ĝin kiel ilon por komuniki kaj legi kaj lerni sed kiel tempan perdilon. Kaj tio ne estas kulpo de la teknologio.

La problemo pri tiu aparato troviĝas inter la ekrano kaj la seĝo.

2 thoughts on “Ĉu teknologion bezonas oni?”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s