Legante bitlibron

Hodiaŭ post laboro mi legis la tutan tagon. Mi ĝuis la sperton, legante ĉirkaŭ 100.000 vortojn. Por esti bona verkisto, oni devas legi ofte, kaj mi ja provas tion fari.

Kvankam mi menciis kiom mi amas fizikajn librojn, mi rimarkas, ke la libro, kiun mi legis hodiaŭ, estas ne fizika libro sed bitlibro.

Nu, mi ne elektis legi ĝin tiel. Mi ne havas fizikan kopion de tiu libro, do mi devas legi ĝin per elektra aparato. Tio fariĝas pli kaj pli ofta okazo. Ekzemple, mi menciis ke mia biblioteko havas programon pri cifereca biblioteko kaj la libroj, kiujn mi tiel prunteprenas, kompreneble estas bitlibroj.

Malgraŭ esti tia libro, mi multe ĝuis la sperton, legante ĉirkaŭ 100.000 vortojn. La rakonto estas interesa, la roluloj ŝajnas realaj, kaj la mondo en la libro estas bone verkita.

Do kvankam mi preferas legi fizikan libron ol bitlibron, post ĉio, mi vere preferas legi bonan libron, eĉ se mi devas fari tion sur komputilo aŭ poŝtelefono.

1 thought on “Legante bitlibron”

  1. […] Lastatempe, mi legis bitlibron kaj mi aŭskultis muzikon la tutan tempon. Tamen, tio ŝajne ne okazis, verŝajne ĉar mi aŭskultis muzikon interrete kaj tial pli diversajn kantojn aŭskultis mi. Ŝajnas ke por havi tiun efikon, mi devas aŭskulti nur kelkajn kantojn legante la libron. […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s