Ekstertera invado

Estas kutima tago, eble ĵus antaŭ nacia tago. Homoj preparas sin por laboro. Aŭtoj eniras la ŝoseon. La bruoj de civilizacio komenciĝas ĉie. Kiam subite, ili alvenas. Grandaj ŝipoj plenigas la ĉielon super la urbo. Ili iris trans la spaco inter la steloj kaj ili venis por preni nian mondon. Estas invado de eksterteruloj! Unu el la ŝipoj ŝarĝas sian laseran armilon, pafonte la fortan lumon al la konstruaĵoj por ilin detrui.

Hodiaŭ estos la fina tago por la homaro.


Ni ĉiuj vidis ĉi tiun rakonton en multaj filmoj, libroj, televidaĵoj, ktp. La ideo de ekstertera invado estas ofta en fikcio. Tamen, tio verŝajne neniam okazos.

Mi ne diras tion ĉar mi kredas, ke eksterteruloj ne ekzistas. Mi diras tion ĉar eksterteruloj verŝajne havas nenian kialon por tiel invadi Teron. Ĉar interstela kosmoŝipo estas tiom forta kompare de la tuta armilaro de la homaro, se eksterteruloj volas mortigi nin, ili povas fari tion multe pli facile.

La forto de interstela kosmoŝipo estas preskaŭ nekomprenebla. Por vojaĝi rapide tra la kosmo, oni bezonas tiom da energio. Eĉ tre malrapida interstela kosmoŝipo, vojaĝante je 5% de la lumrapido, moviĝas po pli ol 50 milionoj da kilometroj hore. Neniuj eksterteruloj surteriĝus por invadi ĉar anstataŭ tio, la eksterteruloj forĵetus ion el la ŝipo antaŭ ol ili malrapidigas ĝin. La forto de la kolizio kun Tero estus kiel asteroido el nukleaj bomboj.

Fakte, se eksterteruloj eniras la ĉielon, ni estas tre bonŝanca. Tio verŝajne signifus, ke ili ne volus mortigi nin. Almenaŭ, ili ne volus tuj mortigi nin.

Se oni ne volas mortigi la homaron, kial invadi Teron?

Eble, ili deziras rimedojn. Tero estas plene je metaloj kaj aliaj rimedoj. Tamen, Tero estas terura loko por akiri rimedojn kompare de aliaj fontoj en la kosmo. La gravito de Tero estas tre forta. Tiel rimedoj en asteroido estas multe pli facile minitaj por preni. Eksterteruloj prenus rimedojn el tiaj fontoj antaŭ ol ili irus al Tero.

La sola kialo por invadi specife planedon estas por akiri ion unikan de tiu planedo. Ĉiu konata planedo estas el kutimaj kemiaj elementoj. Tero havas nur unu kvaliton unikan, la vivon. En la kazo de Tero, io unika estus ia vivo aŭ io farita de vivo.

Jes, mi diras, ke eksterteruloj invadus Teron por ŝteli konkon ol ŝteli oron.

Tiukaze, eĉ invado ŝajnas nenecesa. La tuto de homa scio estas facile havebla per la interreto. Ni havas ekzemplojn de preskaŭ ĉiu specio en bestoĝardenoj. La gravaj verkoj de homoj troviĝas en la muzeoj. La homaro povus akiri ion ajn por la eksterteruloj kaj la homaro certe donus ion ajn al la eksterteruloj por savi sin.

Denove, interstela kosmoŝipo estas tiom forta, ke la homaro havas nenian ajn ŝancon por ĉesigi la eksterterulojn. Ni certe ne kripligus la ĉefan kosmoŝipon pere de komputviruso.

Tamen, tia verŝajne ne necesos. Ekstertera invado ne okazos. Se eksterteruloj volus mortigi nin, ni estus mortintaj antaŭ ol ni komprenus la okazaĵon.

Ial, tio ne estas pli komforta ideo.

2 thoughts on “Ekstertera invado”

  1. Supoze ke la eksterteruloj iom similas al Ter-vivuloj, la jeno povus okazi:

    1) Ili ne detruos Teron.
    2) Ili zorgos pri nia sano.
    3) Ni ne plu bezonos enspezi monon por vivi.
    4) Ili faros tion, kio vivuloj faras: nutri sin.

    Eble Tero fariĝos la plej granda viandejo de la Sunsistemo kaj la homa viando furoros tra la tuta galaksio. Sed ni pensu pozitive: almenaŭ ni vivos sanan vivon kaj Tero finfine atingos daŭrigeblan disvolvon laŭrekomende de UN.

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s