Kial mi ne povas esti trankvila?

Mia menso vagas tro. Mi penas mediti por helpi ĝin sed tiu procezo helpas ŝajne malpli kaj malpli tagon post tago. Mi ne povas sufiĉe koncentri mian atenton. Mi ĵus meditis 15 minutojn sed mi celis mediti 20. Mi frue ĉesigis la meditadon.

La manko de ago kaj la manko de pensado tro ĝenis min.

Sed tio estas la punkto, ĉu ne? Tiuj mankoj estas celataj. Mia meditado devus esti tiel. La senĉesa pensado de mia menso estas la kutimo. Kial mi ne povas ĝui tiun mankon kelkajn minutojn? Ĉu mi ne volas trankviliĝi?

Mi havas strangan problemon. Kiam mi agas, mi volas halti kaj ripozi. Sed kiam mi haltas, mi volas agi. Ŝajnas ke mi ne povas esti feliĉa pri la nuno.

Meditado multe helpis min en la pasinteco. Ĝi iom helpas min nun. Mi provos denove morgaŭ. Tamen, mi laciĝas atendante morgaŭon por senti min trankvila.

2 thoughts on “Kial mi ne povas esti trankvila?”

  1. Ŝajnas al mi ke ankaŭ vi suferas pro Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP).

    Mi malkovris ke fisika meditado, kiel jogo aŭ nur kontrolo de spirado, pli efikas ol tuj celi la disvolviĝo de la individuo. Matena praktiko, antaŭ la komenco de la tago, helpas min kontroli mian disan pensadon ĝis la vespero, malkiel atendi ke mia menso bezonas restadon. Kiam mi havas tempon, post la 20 minutoj de fisika ekzercado, mi foje meditas plue, kun la celo vakigi mian menson.

    Esperas mi ke tiu rimedo helpos vin same !

    Aparte, mi ĝojas legi vian blogon, precipe artikolojn pri filozofio. Dankon kaj bonan kontinuadon !

    Liked by 1 person

    1. Dankon. Eble mi devus vekiĝi pli frue por provi tion. Mi jam konas la bazan problemon. Kvankam kelkaj el miaj instruistoj diagnozis AHP-on en mi, psikiatro diagnozis anksion. Tamen, la du ne estas tute malsimilaj.

      Mi ŝatas aŭdi tion, ke vi ĝojas legi pri filozofio!

      Like

Leave a Reply to Pri Io Ajn Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s