La forgesito, parto unua

Tarmira vojaĝis al la malgranda domaĉo kvin tagojn. Leteroj kaj memoroj ne plu sufiĉis post dek longaj monatoj. Estis bele kaj ŝi decidis ke estis ĝusta tempo por viziti sian malnovan amikon. Do, ŝi eliris sian domon en la vilaĝo kaj aliris la arbaron kie loĝis li.

Kvankam ŝi marŝis sole en la densa arbaro kaj ŝi sciis, ke ĝi plenis je fortaj bestoj, ŝi timis nenion. Ŝi estis sendube la plej danĝera estaĵo en la arbaro hodiaŭ.

Ŝia nuna problemo estis la ravino antaŭ ŝi. Ŝi vidis la rivereton ĉe la malsupro, kiu malrapide tranĉis la ravinon en la teron. Ŝi vidis ankaŭ la trunkon de la arbo, kiun ŝi uzis la lastan fojon por transiri la abismon.

Post suspiro, el sia zono prenis ŝi maldikan malhelan mallongan bastonon. Ĉirkaŭrigardante, ŝi vidis arbaron ĉe la alia flanko de la ravino. Ŝi tiam marŝis ĝis ŝi staris rekte antaŭ ĝi kun la ravino inter ili.

Direktante la bastonon al ĝi, ŝi ordonis “Ityu arbom falu mihid!

Krakoj sonis el la radikoj de la arbo. Ili tiris sin el la tero, ĵetante grundon ĉiudirekten. Birdoj kaj ronĝuloj kriis kaj foriris pro timego. Kaj la arbo, laŭ la volo de la magiisto, falis tien kie ŝi staris.

Kompreneble, Tarmira ne plu staris tie. Dum la falo, ŝi kuris maldekstren por eviti la arbon. Post alia bruo kiam la branĉoj rompiĝis je la fino de la falo, ĝi restis trans la ravino kiel ŝi celis. Kun malgranda rideto, ŝi revenigis la sorĉbastonon al sia zono kaj transiris la ravinon.


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

7 thoughts on “La forgesito, parto unua”

    1. >La rakonto estas interesa sen scio pri la historio de la amikoj, kaj legantoj povas malkovri pli kiel la rakonto evoluas.

      Laŭ mi enhavo de verkaĵo ne devas esti tro abunda pri detaloj: legantoj rajtas havi spacon por imago. Do: perfekteco estas atingata ne kiam mankas io aldonebla, sed kiam mankas io forigebla.

      Like

Leave a Reply to Revuo de la naŭa monato – Pri io ajn Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s