Kiom da vortoj bezonas oni por flueco?

Serĉante filmetojn aŭ artikolojn pri lingvolernado, mi trovas ofte tiun demandon: “kiom da vortoj bezonas oni por flueco?” Kelkaj tuj donas respondon, kelkaj parolas pri vortoj en lingvolernado ĝenerale, kelkaj nomas la demandon mem malbona. Mi iel faros ĉiujn el tiuj.

Kiom da vortoj?

Tiuj artikoloj, kiuj donas respondojn, ofte respondas, ke oni bezonas ĉirkaŭ 3.000 vortojn por esti flua parolanto aŭ por komforte legi en la lingvo. Sed tiu nombro preskaŭ ĉiam temas pri la angla.

Vortoj en aliaj lingvoj ne estas egalaj. Esperanto estas bona ekzemplo. Pro afiksoj, oni povas kompreni multe pli en Esperanto per 3.000 vortoj ol en la angla. Ĉiu lingvo estas tiel malsama sed la grandordo de ĉiu lingvo estas verŝajne la sama. Do, la nombro estas ie inter 1.000 kaj 9.999 vortoj.

Tiu nombro ne temas pri la kompreno de denaskaj parolantoj sed nur tiuj kiuj povas komforte uzi la lingvon. Denaskaj parolantoj komprenas multe pli da vortoj. Kvankam ili verŝajne ne estas tro precizaj, mi uzis kelkajn ekzamenojn en la interreto por vidi kiom da vortoj mi konas en mia denaska, la angla. La rezultoj estis inter 25.000 kaj 40.000 vortoj, ĉirkaŭ dekoble, sed oni ne bezonas tiom da vortoj por kompreni lingvon pli ĝenerale.

Kial tiom malmulte?

La artikoloj ofte mencias la principon de Pareto aŭ la principon de 80/20, kio estas la rimarko ke ofte ĉirkaŭ 20% en io kaŭzas 80%-n el la rezultoj. Tiukaze, la rimarko estas, ke 20% el la unikaj vortoj estas 80% el la uzata lingvo. Tial, oni povas kompreni multe per malmultaj vortoj. Ekzemple, la vorto “la” estas tre ofta el la unikaj vortoj en la lastaj frazoj.

Fakte, tiu unu vorto estas 17,4% el la vortoj en la lasta paragrafo. Do, se oni komprenus nur la vorton “la,” oni komprenus 17,4% el tiu paragrafo.

Tamen, tio estas iom malĝusta, ĉar fakte, oni komprenus nenion per nur la vorto “la,” aparte de la fakto, ke mi kelkfoje parolis pri io specifa uzante “la.” Per pli da vortoj, oni komprenus pli sed eĉ ĉiuj vortoj ne vere sufiĉus por tute kompreni la paragrafon.

Lingvo havas vortojn sed vortoj ne estas ĉio en lingvo. La gramatiko, la kunteksto, kaj la socio en kiu oni parolas la lingvon estas tre gravaj. Oni devas lerni ankaŭ tion por lerni lingvon.

Sed la principo de Pareto estas ĝenerale ĝusta. Oni devus lerni la plej uzatajn vortojn en lingvo antaŭ ol oni lernus pli. Ekzemple, oni komprenus pli da Esperanto se oni konus la tabelvortojn ol 50 hazardajn vortojn ĉar oni ofte uzas tiajn vortojn.

Ĉu la demando estas malbona?

Ĉar ĉiu lingvo estas malsama laŭ vortoj kaj lingvoj temas pri pli ol vortoj, la demando ne ŝajnas tiom utila, sed tia problemo estas ofta en lingvolernado.

Mi uzis ankaŭ la vorton “flueco” kaj tiu vorto ofte estas malbone difinita. Mia flueco ne estas la sama flueco kiel la flueco de iu alia. Tial, mi uzas rimedojn kiel la KER memtaksilo por kontroli mian nivelon en lingvo kaj mi ne kontrolas kontraŭ la malpreciza ideo de flueco.

Malgraŭ ĉio, la demando restas kiel ofta demando pri lingvolernado. Mi pensas ke homoj ŝatas tian demandon ĉar ni ŝatas celojn kun nombroj. Tio ne estas malbona. La celo de “esti flua parolanto” estas tre malpreciza, apud senutila. La celo de “lerni 3.000 vortojn” havas almenaŭ iom da precizo.

Se oni volas uzi tian nombron por krei kartojn en Anki aŭ simile, tio ŝajnas bona laŭ mi. Tamen, lingvolernado estas malsimpla. Vortoj sole ne estas sufiĉaj.

Kaj ne estas unu nombro da vortoj per kio oni povas subite kompreni lingvon.

4 thoughts on “Kiom da vortoj bezonas oni por flueco?”

  1. Estas ĝuste ke homoj tre ŝatas nombrojn. Mi ne zorgas pri fluenco. Mi nur volas povi esprimi miajn pensojn en la lingvo.

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s