Mi aĉetis tekokomputilon

En alia afiŝo, mi menciis ke mia tekokomputilo estas tre malnova. Ĝi havas dek jarojn. Tiam, mi notis ke mi volis aĉeti novan ĉar la tekokomputilo havas problemojn.

Post tempo, mi finfine aĉetis novan komputilon. Almenaŭ, novan por mi. Ĝi estas renovigita komputilo kiu jam havas ĉirkaŭ ses jarojn. Tamen, malkiel mia nuna tekokomputilo, ĉi tiu komputilo estis tre forta kiam ĝi estis nova kaj mi ne pagis multe da mono kontraŭ ĝi. Mi aĉetis ĝin tial ĉar mi trovis ĝin je tre bona prezo.

Bonvolu indulgi min dum mi notas la partojn de la komputilo. La procesoro estas Intel Core i5 3320M je 2,6GHz. Ĝi havas 8 gigabajtojn da ĉefmemoro je 800MHz. Bedaŭrinde, ĝi ne havas apartan vidkarton sed mi jam havas surtablan komputilon por ludi videoludojn kaj mi aĉetus novan surtablan se mi volus havi pli fortan vidkarton.

Tamen, ĝi estas mia unua komputilo kiu enhavas solidstatan diskilon anstataŭ diskaparaton kiel miaj aliaj komputiloj. La diskilo ne estas tiom granda, nur havanta 128 gigabajtojn, sed la rapido de tiu diskilo estas tre bona. Mi ne imagis kiom rapide programaroj povus komenciĝi!

Sur miaj aliaj komputiloj, la grandaj programaroj GIMP kaj LibreOffice komenciĝas tre malrapide sed sur ĉi tiu komputilo ili preskaŭ tuj komenciĝas. Je la komenco de la operaciumo mi povas tuj uzi la komputilon, ĝi ne bezonas kelkajn minutojn antaŭ ol mi povas komenci aliajn programarojn.

Entute, mi ŝatas la komputilon. Ĝi ne estas tiom forta sed ĝi povas fari kion mi postulas de komputilo. Mi certe uzos ĝin multajn jarojn, sed eble ne 10 jarojn antaŭ ol mi denove aĉetos novan komputilon.

2 thoughts on “Mi aĉetis tekokomputilon”

  1. […] Mi aĉetis novan komputilon antaŭ kelkaj monatoj kaj ĝi enhavas solidstatan diskon. Mi tiel rimarkis kiom rapida estas tia disko. Kvankam la komputilo ne havas tiom fortan procesoron, ĝi ekfunkciigas programarojn tre rapide. Mi volas tian rapidon en la aliaj komputiloj. […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s