Progresafiŝo pri mia septembra franca studado

Alia monato pasis kaj mi studas ankoraŭ la francan por prepari min por la Universala Kongreso en Montrealo. Ĉu mi studis vane?

Mi ne ŝanĝis mian ĉefan rimedon, Tiel restas Duolingo. La lecionoj fariĝis pli malfacilaj ĉi-monaton. Duolingo aldonis kelkajn novajn tipojn de ekzercoj kaj mi progresis iom tra la arbo, kio pligrandigas la malfacilecon de la lecionoj. Dankinde, mi apenaŭ uzis paŭzon de la sinsekvo kaj faris almenaŭ du lecionojn ĉiutage. Mi kredas ke la ĉiutaga ekzercado kutimigas mian cerbon al la franca. Ĝi ŝajnas malpli fremda laŭ mi post septembro.

Mi refaris kelkajn lecionojn en Pimsleur French sed mi ankoraŭ ne skribis recenzon de ĝi por la blogo. Tion mi devos ŝanĝi en oktobro.

Finfine, mi denove parolis kun mia amiko el Francio. Mi priskribis tiun tagon en lastatempa afiŝo.

La legado estis ne tiom ofta ĉi-monate. Mi legis rakonton en mia lernolibro kaj provis legi kelkajn artikolojn de Le Monde.

Tamen, mi spektis aĵojn en la franca pli ofte. Mi spektis kelkajn epizodojn de la franca serio Code Lyoko kaj kelkajn filmetojn. Mi ankaŭ aŭskultis pli ofte muzikon en la franca.

Do mi faris pli ol lastamonate. Ĉu mia progreso laŭ la memtaksilo montros plibonigon?

Nuna franca nivelo laŭ la memtaksilo:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – B1
    Vida ricevado (Legado) – B1-B2
    Parola interagado – A2-B1
    Parola produktado – A2-B1
    Skriba produktado – A2

La aŭskultado pliboniĝis! Mi kredas ke mi povas nomi ĝian nivelon tute B1 ĉar mi povis kompreni la plejparton de la filmetoj kaj mi preskaŭ tute komprenis mian amikon kiam li parolis.

Mia ricevado estas la plej forta. En oktobro kaj la venontaj monatoj, mi devos trovi rimedojn por plibonigi ankaŭ mian produktadon de la franca. Eble mi devos skribi aŭ trovi grupon interretan por kunparoli. Aŭ eble mi simple pensos pli france. Ni vidos!

Dankon por legi!

1 thought on “Progresafiŝo pri mia septembra franca studado”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s