Mia videoludo por Ludum Dare

Mia teamo finis nian videoludon por Ludum Dare!

Ni ne faris ĉion kion ni volis fari sed oni povas ludi la ludon. Denove, ni planis fari tro sed mi ne malŝatas la rezulton. La videoludo estas amuza eĉ se per pli da tempo, ni povus fari pli bonan.

La nomo de la videoludo estas All is Well kio estas vortludo. En la angla, la vortoj “bone” kaj “puto” estas la samaj. Do, ĝi nomiĝas kaj “Ĉio estas bona” kaj “Ĉio estas puto.” Mi nomus ĝin “Ĉio estas puto” en Esperanto ĉar la puto en la ludo estas tre grava laŭ la rakonto.

Se vi ŝatus ludi la ludon, jen ligilo al ĝia paĝo en la retejo de Ludum Dare. Ĝi estas havebla aŭ per retpaĝo sur komputilo aŭ por Windows.

Bedaŭrinde, ni ne havas versiojn por poŝtelefono aŭ aliaj operaciumoj. Bedaŭrinda estas ankaŭ tio ke la videoludo estas tute en la angla kaj enhavas multe por legi.

Tamen, mi esperas ke mi havos la tempon por traduki ĝin en Esperanton. Se mi faros tion, mi subtenos verŝajne nur Windows kaj eble ankaŭ Linux. La vortludoj ne plu funkcios sed espereble ĝi restos sufiĉe amuza.

Mi havas ankaŭ alian ideon por programaro tute en Esperanto por Esperanto, sed mi skribos pli pri tio en la estonteco. Nun, mi volas ripozi. Kvankam mi tre ĝuas Ludum Dare, programi videoludon dum nur 72 horoj estas iom lacige.

6 thoughts on “Mia videoludo por Ludum Dare”

  1. […] En afiŝo pri Ludum Dare, mi menciis alian progaman projekton mian. Hodiaŭ, mi volas prezenti ĝin. Mi hezitas nomi gin eĉ alfa-versio ĉar ĝi estas tute ne preta. Alia problemo estas, ke mi ne havos la tempon por programi plu ĝis tiam mi finas verki la mallongan rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Tamen, mi volas kunhavi kun vi legantoj la ideon. […]

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s