Ĉu kolonii Venuson aŭ Marson estus pli bone?

Ĉi-semajne, NASA anoncis ke ĝi kreis novajn kosmovestojn por venontaj misioj al la Luno. La misioj al la Luno celas prepari la administracion por misio al Marso.

Misio al Marso estas ofta en sciencfikcio kaj multaj homoj atendas la tagon kiam homoj marŝos sur la surfaco de la ruĝa planedo. Aliaj homoj esperas ke la homaro iam kolonios Marson. Sed ĉu Marso estas la plej bona planedo por kolonii?

Kompare de la Tero, Marso iel ŝajnas esti la plej simila planedo. Ĝia tago daŭras 24,6 horoj, preskaŭ perfekte, kaj ĝia surfaco havas temperaturojn de -46°C. Tio estas tre malvarma sed tia temperaturo iam okazas sur la Tero. Sed ĝi ne estas perfekta.

Ĝia orbito estas la plej malbona por sendi rakedojn al ĝi. Estas ŝanco por tion fari nur po unufoje por 2,1 jaroj. Kaj la planedo estas tre malgranda. La gravito ĉe la surfaco estas nur 38% de sur la Tero. Tio povus esti grava problemo ĉar homoj bezonas graviton por esti sanaj. Ni ne jam scias ĉu la gravito de Marso estas sufiĉa por kontraŭi la malbonajn sanajn efikojn de malgranda gravito. Finfine, la aero estas tre maldensa. Homoj sur la surfaco de Marso bezonos tutan kosmoveston kiel en la kosmo mem.

Ĉu estas alternativo? Jes. La plej proksima planedo de la Tero estas Venuso. Ĝi estas ankaŭ la plej simila laŭ grandeco kaj gravito. Ĝia gravito estas 91% de la Tero. Kaj oni povas sendi rakedon po unufoje por 1,6 jaroj. Tamen, la problemoj pri Venuso ŝajnas multe pli malbonaj ol la avantaĝoj.

La temperaturo ĉe la surfaco estas 462°C. Tio estas eĉ pli varma ol forno. Kaj la aero estas ege densa, 91 atmosferoj. Nenio povas travivi la surfacon de Venuso. Do, la ideo pri kolonii ĝin ŝajnas stulta, ĉu ne?

Certe ne.

En la atmosfero de Venuso estas punkto kie kaj la denso kaj la temperaturo samtempe fariĝas kiel sur la Tero. Se homoj loĝus en aerŝipoj tie, ili povus facile travivi. Ekster la aerŝipo, homoj ne eĉ bezonus tutan kosmoveston sed nur veston kaj aparaton por kontraŭi la toksan aeron. Se homoj kreus tian aerŝipon, Venuso eble ŝajnus pli bona loko ol Marso.

Entute, kaj Marso kaj Venuso estos malfacile koloniitaj lokaj. Ili facile mortigus iun ajn vivaĵon sen multe da teknologio. Sed ĉiu havas siajn proprajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La plej bona elekto inter la du ne estas senduba. Pro tio, mi proponas ĉi tiun solvon:

Ni koloniu ambaŭ.

2 thoughts on “Ĉu kolonii Venuson aŭ Marson estus pli bone?”

  1. Amuza koincido: antaŭ iom da tempo mi legis la tre interesan kaj solidan artikolon pri plano kolonii Venuson. Bedaŭrinde ĝi estas en la rusa 😦

    Ŝajnas, ke Venuso havas bazan malavantaĝon: ĝi tro proksimas al Suno, kaj kiam Suno ektransformiĝos je ruĝa giganto, Venuso neeviteble pereos. Ni devas trovi rimedon por inversigi lokojn de Venuso kaj Marson. Tio donus brillan efikon 🙂

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s