Abiogenezo

Unu el la ĉefaj demandoj de scienco estas la ideo de abiogenezo. Laŭ la ideo, la vivo ekestis sur la Tero el aĵoj senvivaj. Du lokoj, kie tio eble okazis, estis ĉirkaŭ varmaj akvofontoj aŭ en tajdujoj.

Tio kontrastas alian hipotezon pri la ekesto de la vivo en la kosmo nomitan “panspermio.” Laŭ tiu hipotezo, la vivo ekestis en la kosmo kaj falis sur la Teron per kometoj aŭ simile.

Hodiaŭ la diskuto pri tiuj ideoj ŝajne ne tiom moviĝas. La datumo mankas ĉar estas nur unu ekzemplo pri la vivo, la vivo sur la Tero mem. Eble ia eksperimento povus montri kiel ekestis la vivo sur Tero sed verŝajne pli da datumo necesos. Kaj estas planoj por atingi tian datumon en la ne tro fora estonteco. Eble en nia vivdaŭro, tiu grava demando havos respondon.

Estas du aliaj lokoj en la sunsistemo kie la vivo eble ankaŭ ekestis.

Unu estas sur Marso. En la fora pasinteco, la planedo estis eble pli bona por la vivo kaj eble iom da vivo ankoraŭ ekzistas sur aŭ sub la surfaco de Marso. Jam estis eksperimentoj kiel per la kosmosondiloj Viking 1 kaj 2 sed la rezulto de tiuj eksperimentoj estis aŭ negativa aŭ ne-konkludiga. Estontaj misioj al Marso, inkluzive de homaj misioj, eble trovos evidentecon de pasinta aŭ nuna vivo, aŭ klare provos la ne-ekziston de la vivo sur Marso.

La alia estas sub la surfaco de lunoj kiel EŭropoEncelado. En tiaj lunoj estas maroj da akvo. Verŝajne, ili havas varmajn akvofontojn kiel en la maroj de la Tero, kaj tio estas unu el la eblaj fontoj de la ekesto de la vivo. Estas ideoj pri misioj por sendi kosmosondilojn por esplori la marojn sub la surfaco de tiaj lunoj.

Se tiaj estontaj misioj trovus evidentecon de la vivo, kiu estas ne-rilata al la vivo de la Tero, tio estus forta evidenteco ke abiogenezo okazas ofte en la universo. Kaj la homaro finfine havus respondon al unu el niaj plej gravaj demandoj.

Se tiaj misioj trovus nenion, tio estus ankaŭ interesa. Tio povus signifi, ke la vivo estas tre malofta en la universo. Mi skribis afiŝon pri la hipotezo de la tero rara kaj laŭ ĝi, la precizaj kondiĉoj sur la Tero estas kaj tre maloftaj kaj necesaj por la vivo ekesti.

La demando pri la ekesto de la vivo estas unu el la plej malnovaj demandoj en scienco kaj filozofio. De la plej antikvaj homoj ĝis nun, la homaro scivolis pri tio. Sed mirinde, homoj vivantaj hodiaŭ eble vivos por finfine vidi la rezultojn.

1 thought on “Abiogenezo”

  1. Ekzistas miriga opinio, ke Venuso povus kaŭzi surprizon en kampo de problemo de ekstertera vivo. Iam Suno estis pli malhela kaj kvanto da energio ricevata de Venuso estis malplia. Do Venuso povis havi likvan akvon sur surfaco kaj sekve oceanojn. Bedaŭrinde, unue, Venuso estas planedo tre malfacila por esplori kaj nun aspektas kiel filio de infero, due antaŭnelonge (de geologia vidpunkto memkompreneble) ĝia surfaco tre transformiĝis kaj spuroj de iamaj epokoj perdiĝis.

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s