Tion faris mi pri la franca en oktobro

Lastan monaton, mi skribis, ke mi devas trovi rimedojn por plibonigi mian produktadon en la franca. Verdire, mi ne tiom bone faris tion. Kion mi provis?

Mi uzis Duolingo-n preskaŭ ĉiutage. Denove, mi apenaŭ uzis paŭzon de la sinsekvo. Tamen, mi ne plu kutime ripetas la vortojn laŭte kiam mi faras lecionon. Kiel antaŭ kelkaj monatoj, mi tro interesiĝas pri la rangosistemo. Mi faris lecionojn por gajni spertopoentojn, ne por lerni la francan. Tiuj du problemoj malhelpas min kaj devos ŝanĝiĝi en novembro.

Kelkfoje, mi parolis kun mia kunulo de lingva interŝanĝo el Francio. Mi bone komprenis kion li diris malgraŭ la fakto ke mi mem luktis paroli france.

En la dua semajno de oktobro, mi provis legi pli ofte. Mi legis iom el mia lernolibro de mallongaj rakontoj. Mi menciis tion en alia afiŝo.

Malkiel en septembro, mi malofte spektis aŭ aŭskultis aĵojn en la franca. Mi kredas ke super ĉio, tio malhelpis min. Tiuj aĵoj, kiel filmetoj en YouTube kaj televidaĵoj en Netflix, ege helpas min kutimiĝi al la franca. Ankaŭ tiu manko devos ŝanĝiĝi en novembro.

Ĉu mi progresis malgraŭ fari malpli? Ek al la memtaksilo!

Nuna franca nivelo laŭ la memtaksilo:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – B1
    Vida ricevado (Legado) – B1-B2
    Parola interagado – A2-B1
    Parola produktado – A2-B1
    Skriba produktado – A2

Estis nenia ŝanĝo pri mia nivelo. Tio ne surprizas min. Ŝajnas, ke mi pliboniĝas po unu nivelo ĉiun duan monaton. Bedaŭrinde, tio ne estas sufiĉe bona por atingi nivelon de B2 en ĉiu kategorio antaŭ ol mi iros al la Universala Kongreso en Montrealo.

Sed mi kredas ke mi scias kion mi devos fari. Unue, se mi uzus Duolingo-n, mi devus uzi ĝin bone. Mi devus laŭte paroli la frazojn por kutimigi mian langon al la franca kaj mi devus interesiĝi pri la lingvolernado, ne pri mia rango. Due, mi devus spekti pli ofte filmetojn kaj televidaĵojn. Tiuj tre helpis min en septembro kaj mi devus ekzerci ankaŭ miajn orelojn pri la franca.

Lingvolernado ne estas tiom facila sed mi jam progresis multe ĉi-jare. Kaj mi povos pliboniĝi ankaŭ en novembro!

Dankon por legi!

4 thoughts on “Tion faris mi pri la franca en oktobro”

  1. Laŭ mi atingi nivelon B2 per memstara lernado estus laŭdinda kaj estiminda rezulto. Mi povus diri “elstara”, sed mi estas tre rigora. Ĉu vi ekzercas ankaŭ kun “proteina” instruisto?

    Liked by 1 person

      1. Temis pri instruisto-homo. Studi fremdan lingvon memstre estas tre malfacila afero laŭ mia sperto. Esperanto estas agrabla escepto.

        Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s