Ĉu la Fermi-paradokso estas paradokso?

Mi iom ofte skribas pri la Fermi-paradokso, kiu estas la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. La Fermi-paradokso temas pri problemo en ofta kompreno pri la universo. Mi rimarkas ke homoj iam dubas la ideon, dirante ke ĝi ne vere estas paradokso.

Ĉefe estas du kialoj, kiujn aliuloj donas al mi pri tio. La unua ŝajnas miskompreno pri la koncepto de paradokso. La dua prezentas bonan punkton.

La unua estas, ke paradokso devas esti io neebla aŭ tute nelogika. Ekzemple, la ŝtuparo de Penrose, kiu estas du-dimensia iluzio pri senfina ŝtuparo, aŭ la paradokso de la avo, en kiu oni tempe vojaĝas kaj mortigas sian avon antaŭ ol li renkontis la avinon. Tial, la Fermi-paradokso ne estas paradokso. Sed tio ne troviĝas en la difino de paradokso, nur en ofta miskompreno pri paradoksoj. La Fermi-paradokso estas kiel la paradokso de Akilo, kiu ja havas solvon, sed ŝajnis paradoksa en antikveco. Preskaŭ ĉiuj, kiuj priparolas la Fermi-paradokson, kredas ke estas logika solvo.

La dua estas, ke la homaro mallonge serĉas eksterteran vivon en la universo. Multaj steloj kaj galaksioj ne estas esploritaj. Do, ni komprenas malmulte pri la universo kaj la vivo. Do, nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta ĝis kiam ni komprenos pli. Tiu argumento estas bona kaj ĝi prave portas humilecon en la diskuton.

Tamen, mi ne konsentas pri la argumento entute. Ĝi ŝajnas iom agnostika kaj ĝi simple puŝas la problemon en la estontecon. Kiam estos bona tempo por nomi la Fermi-paradokson “paradokso?” Ĉu post 100 jaroj pli? Ĉu post 1000 jaroj?

Sed kial mi nomus la Fermi-paradokson “paradokso” malgraŭ tio?

Morgaŭ, mi prezentos mian propran argumenton pri tio kaj klarigos kial mi kredas, ke la Fermi-paradokso estas vera paradokso.

4 thoughts on “Ĉu la Fermi-paradokso estas paradokso?”

  1. Traktante la demandon per dialektika pensmaniero, ni trovus tiun “paradokson” ne tiom paradoksa, kia ĝi al pluraj homoj ŝajnas esti. La vivo sur nia planedo vere jam aĝas almene 3 miliardojn da jaroj, sed la “aĝo” de homo, kiel inteligenta estaĵo, en la daŭro de unu jaro kompara okupus nur kelkaj sekundojn. Kaj la tempospaco, daŭrinta ekde la veturo de J. Gagarin en la kosmo aŭ de la apero de gigantaj teleskopoj astronomiaj, estas ankore malpli longa. Nia specio havas ankore almene 3 miliardojn da jaroj por tia evoluo, kiu ebligos la malkovron de tiaj scioj, kiuj nun ankore estas sekretoj por ni.

    Like

    1. Mi komprenas tion sed la aĝo de la homaro kompare de la universo ne estas tiom grava. Ni ja komprenas malmulte pri la universo sed ni komprenas iom. La paradokso troviĝas en tiu parto kiun ni komprenas. Espereble, mia hodiaŭa afiŝo klarigos kial mi kredas tiel.

      Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s