Hieraŭ, mi menciis punkton pri la bazo de la Fermi-paradokso. La homaro nur mallonge esploras la universon, do nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta. Tio estas bona punkto sed mi ne pensas tiel.
Hodiaŭ, mi volas prezenti mian argumenton pri la vereco de la paradokso mallonge kaj simple. Mi donos tri ideojn. Ĉiu ŝajnas vera aŭ almenaŭ logika sed fakte, ili kontraŭdiras sin.
- Unue, la vivo estas ofta en la universo.
- Due, la universo estas tre malnova, multe pli malnova ol la Tero, kaj povis subteni la vivon antaŭ miliardoj da jaroj.
- Trie, vojaĝado inter la steloj estas ebla.
Se oni malakceptas unu el tiuj ideoj, ne estas paradokso. Sed kun tiuj tri ideoj, la paradokso ekzistas.
Kiel regulo, la vivo plenigas la medion per si mem. Se la vivo estas ofta kaj la universo subtenis ĝin en la fora pasinteco kaj la rezultintaj civilizacioj povis vojaĝi inter la steloj, la tuta universo devus esti plena je civilizacioj en nia epoko. Ĉiu stelo estus ĉirkaŭigita per Dajsonstrukturo aŭ simile. Nia sunsistemo antaŭ longa tempo fariĝus kolonio de ia granda interstela imperio. La homaro ne ekzistus.
Do, almenaŭ unu el tiuj tri ideoj devas esti malvera aŭ alia fakto devas ekzisti, kiu donas pli da informo kaj klarigas la rilaton inter la tri en ne-paradoksa maniero. Kaj kiam mi priparolas eblan solvon de la Fermi-paradokso, ĝi prezentas tian ideon. La hipotezo de la tero rara argumentas, ke la vivo ne estas ofta. La granda filtrilo argumentas, ke la vivo neniam atingas nivelon por vojaĝi inter la steloj. La hipotezo de la bestoĝardeno, ke la homaro ne eĉ vidas la realan universon.
Eble ĉiu jam proponita solvo de la paradokso estas malĝusta. Eble unu aŭ ĉiuj el miaj supozoj pri la universo estas malĝusta. Eble ia nova malkovro pri la universo baldaŭ detruos la nunajn komprenojn. Sed ĝis tiam, la Fermi-paradokso estas paradokso laŭ mi kaj mi pripensos ĝin de tempo al tempo.
>Due, la universo estas tre malnova, multe pli malnova ol la Tero, kaj povis subteni la vivon antaŭ miliardoj da jaroj.
Pripensante la aferon, oni trvovas, ke ĉi aserto estas dubinda: evidentas ja, ke vivo ne povis aperi multe pli frue ol sur la Tero. Rememoru do etapojn de evoluo de Universo. Eble la nia estas unu el unuaj civilizacioj.
LikeLiked by 1 person
Jes, oni rajtas dubi tiun supozon. Ni ne scias kiel la vivo komenciĝis kaj tial ni ne scias tion kio necesas por la vivo. Fakte, mi skribis afiŝon pri precize tio en junio: https://priioajn.wordpress.com/2019/06/18/cu-homaro-estas-unua-en-la-galaksio/
Tamen, estas kelkaj steloj, ekzemple Tau Ceti, kiuj estas multe pli malnova ol la Suno sed ŝajnas tre similaj. Kaj la Fermi-paradokso ne ĉesas je la fino de nia galaksio. Eĉ se ia okazaĵo en nia galaksio haltigis la vivon, kio pri en aliaj?
LikeLiked by 1 person
Mi sekvis la ligilon kaj tralegis la artikolon. Ĝi estas interesa. La hipotezo, ke Universo iĝas sufiĉe matura racia vivo antaŭnelonge, tre plaĉas al mi. Ĝi ŝajnas la plej logika.
LikeLiked by 1 person
[…] pri kial la homaro ne vidas evidentecon de radioondoj aŭ atmosferoj kun kloro-fluoro-karbonoj. Ĝi temas pri kial nia sunsistemo ne jam estas parto de interstela civilizacio post miliardoj da jaroj de steloj en la universo antaŭ la ekesto de […]
LikeLike