Kial io estas bela?

Mi trovis la supran bildon de mac231 en Pixabay. Mi iris al Pixabay por trovi bildon por la hodiaŭa blogafiŝo sed mi ĉesis fari tion kiam mi ekvidis tiun bildon. Ĝi estis ĉe la ĉefpaĝo kaj mi tuj alklakis ĝin ĉar ĝi estas bela.

Sed kial ĉi tiu bildo estas bela?

Tiuj, kiuj teoriadas pri la arto, eble donus tiajn kialojn:

Ĝi sekvas la regulon pri la trionoj, ĉar la plej grava parto en la foto, la folio, troviĝas sur unu el tiaj imagataj linioj, trione tra la bildo. Ĝi havas fortan kontraston inter la nigra kahelo kaj la ora folio, kaj inter la lumigata blanka kahelo kaj la ne-lumigata nigra. Ĝi montras malsimplajn detalojn por plu esplori la bildon sed la tuj videblaj partoj estas el simplaj figuroj, la kaheloj estas kvadrataj.

Mi ne komprenas tiom pri la belarta teorio. Mi faris kurson en universitato pri ĝi sed unu kurso ne faras iun en spertulon. Tamen, kvankam la teorio estas bona, mi komprenas tion, ke la teorio ofte malsukcesas en la praktiko.

Kiam mi vidas ion belan, mi plejofte simple miras pro ĝi. Tio ŝajnas stranga ĉar mi analizas preskaŭ ĉion, sed ne la belecon en io. Kial ne?

Ĉar la belo ne vere troviĝas en la bildo mem. La belo troviĝas en la homa reago pri la bildo.

En la angla, oni diras “la belo estas en la okulo de la vidanto.” Ĉiu havas malsaman ideon pri la beleco. Entute kaj ĝenerale, homoj nomus similajn aferojn belaj, kaj la teorio iel funkcias pro tio, sed oni neniam komprenas la specifan reagon de specifa homo pri specifa aĵo ĝis kiam tiu homo vidas ĝin.

La folio estas flava sen mi. La lumo pli heligas la kahelojn sen mi. Kaj la teksturo estas plene je detaloj sen mi. Sed la bildo ne estas bela sen mi. Nenio en ĝi mem estas bela.

Pli bele dirite, la belo troviĝas en la koro de homo.

1 thought on “Kial io estas bela?”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s