Iuj sukcesoj en lingvolernado

Hodiaŭ, mi uzis kaj studis la francan kelkajn horojn. Je la komenco de la tago, preparante min por la laboro, mi aŭskultis la unuan podkaston de Inner French. Mi kredis, ke mi komprenus nur iom. Iel, mi komprenis preskaŭ la tutan. Tio surprizis min.

Lastatempe, mi ne trovis tiom da sukcesoj pri la franca. Miaj konversacioj en la lingva interŝanĝo estis bonaj sed mi rimarkis nur etajn plibonigojn en la studoj mem. Tio ĉi-matene montris al mi senduban progreson kaj tre motivis min.

Tial, kiam mi revenis al mia hejmo, mi studis la francan. Aŭskultante francajn kantojn, mi faris ekzercojn en mia franca gramatika lernolibro. La muziko estis tre bona kaj mi ŝajne komprenis pli ol kutime. Kaj mi faris malmultajn erarojn en la ekzercoj. Mi ŝajne pliboniĝas.

Tio feliĉigis min kaj mi volis fari pli. Do, mi aŭskultis alian podkaston de Inner French kaj denove komprenis multe. Post tio, mi volas legi ion el mia alia lernolibro.

Tamen, mi devas verki ĉi tiun afiŝon antaŭ ol mi legos tion. Mi ne volas forgesi la blogon inter tiuj sukcesoj.

4 thoughts on “Iuj sukcesoj en lingvolernado”

Leave a comment