Lingvolernado estas kiel sudoko

Kiam mi estis juna, mi tre ŝatis sudokon. Mi ofte havis libreton de sudoko kun mi. Nuntempe, mi iam faras sudokon, sed tio estas tre malofta okazaĵo. Tamen, mi lernis el tiuj spertoj en mia juneco kaj mi kredas, ke tiu sperto preparis min por kompreni ion pri lingvolernado.

Mia studo pri la franca estas bona ĉi-semajne. Mi ĉiutage aŭskultas ion en la franca, inkluzive tri podkastojn de Inner French. Kiel mi menciis en afiŝo antaŭ kvar tagoj, mi komprenas preskaŭ la tutan enhavon de tiu podkasto, kaj tio restas la kazo post tri. Aliaj podkastoj, kaj ankaŭ epizodoj en Netflix, kiujn mi provis aŭskulti, ne estas tiom facilaj, sed mi ja komprenas pli ol kutime.

Oni eble kredus, ke io ŝanĝiĝis en mia lingvolernado. Mi pliboniĝas ĉar mi faras ion tre malsaman aŭ la menso subite ekkomprenis pli pro io kaŝita. Tamen, mi ne kredas tiel. Ne okazis io granda aŭ kaŝita.

Solvante malfacilan sudokon, mi ofte paŭzas dum iom longa tempo. Mi penas trovi iun ajn ciferon ĉar la ebloj estas tro. Do, mi zorge serĉas la sudokon kaj pli profunde pensas pri la ebloj.

Studinte multe pri la puzlo, mi finfine trovas ion. Sed plej ofte, mi ne paŭzas denove, ĉar tiu trovo tuj klarigas aliajn ciferojn. Kaj mi jam studis la partojn de la sudoko. Tial, kiel vico de domenoj, mi subite aldonas multajn ciferojn ŝajne samtempe.

Mi kredas, ke tio okazis pri la franca lastatempe. Mia menso studis la puzlon de la franca dum longa tempo kaj iel trovis ion kompreneblan. Tio komprenigis ion alian, kio komprenigis alian, ktp. Do, ne estis ia granda ŝanĝo, sed la malgrandaj partoj, kiuj jam okazis, finfine montris sin mem. Miaj studoj kaj laboroj en la lasta monato ne estis vanaj.

Se vi studas lingvon aŭ ion alian, kiu estas tre malfacila, ne malfeliĉu pro ŝajna manko de progreso. Havu paciencon kaj daŭre faru tion, kio estas farenda. La cerbo ja laboras, eĉ se oni ne jam vidas la rezultojn.

1 thought on “Lingvolernado estas kiel sudoko”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s