Sendrata aŭdilo

Mi lastatempe aĉetis novan aŭdilon por mia poŝtelefono, kiu estas sendrata. Ĝis tiam, mi ĉiam havis aŭdilojn kun dratoj. Mi volis aĉeti simplan aŭdilon, kaj dratoj ne tiom ĝenas min, sed la prezo de la sendrata estis preskaŭ la sama kompare de la kundrata. Do, mi decidis provi ĝin.

Kaj mi ŝatas la aŭdilon. La pilo daŭras sufiĉe longe kaj la kvalito de la sono estas bona. Kaj ĝi enhavas mikrofonon, do mi povas uzi ĝin por telefoni senmane.

La sola problemo estas, ke ĝi ĉesas soni se la poŝtelefono ne faras ion aŭdeblan kaj poste eksonas nur post eta paŭzo. Mi rimarkas tion farante lecionojn en Duolingo. Entute, tiu problemo ne estas tiom granda.

Kiam mi estis juna, kundrata aŭdilo estis la sola elekto. Fakte, preskaŭ ĉiu aparato havis draton. Kiel mi menciis antaŭe, mi iel sopiras tiun pasintecon. Nun ŝajnas, ke ĉio fariĝas sendrata. Sed mi ne tiom plendos pri la perdo de dratoj.

3 thoughts on “Sendrata aŭdilo”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s