Antikvaj eksterteruloj

En miaj afiŝoj pri la Fermi-paradokso, mi priskribas multajn eblajn solvojn de la paradokso. Mallonge priskribite, la Fermi-paradokso temas pri manko de evidenteco pri inteligenta ekstertera vivo malgraŭ la fakto, ke la universo estas tre vasta kaj malnova. La solvo de la hodiaŭa afiŝo estas eble la plej polemika solvo el ĉiuj. La ideo estas, ke eksterteruloj vizitis la homaron en la fora pasinteco, kaj antikvaj homoj kaj civilizacioj miskomprenis ilin, pensante ke la eksterteruloj estis dioj aŭ simile.

Erich von Däniken popularigis la koncepton en 1968 per sia libro “Ĉaroj de la dioj? Ne-solvitaj misteroj de la pasinteco.” (angle Chariots of the Gods? Unsolved Mysteries of the Past, germane Erinnerungen an die Zukunft: Ungelöste Rätsel der Vergangenheit) La libro enhavas bildojn de tiel nomata eviden

Unu el la plej famaj pecoj de evidenteco en tiu libro estas la nazka-linioj. Ili estas tre malnovaj kaj grandaj desegnoj en Peruo kaj la celo, kial homoj kreis ilin, restas ne-konata. Oni rimarkas, ke homoj sur la tero ne povas vidi la rezulton de tiu laboro. Do, laŭ la hipotezo, homoj ne kreis ilin por homoj sur la tero, sed por tiuj en la ĉielo, kiuj povis vidi ilin, la eksterteruloj.

Nazka-linioj

Tamen, estas multaj eblaj kialoj krei tiajn desegnojn. Se tiuj homoj kredis je iaj dioj aŭ ke homoj post morto troviĝas en la ĉielo aŭ kun la steloj, ili eble kreis ilin por tiuj. Fakte, ili eble kreis ilin sen tia kialo, kaj simple faris tiel ĉar ili ŝatis la ideon krei grandegajn bildojn, tiom grandajn ke neniu povas vidi la tutan. La homa imago ne limigas al tio kion oni povas vidi.

Kelkaj homoj, kiuj kredas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj, asertas, ke grandaj konstruaĵoj kiel la Piramidoj de Gizo kaj Stonehenge estas tro malfacile konstruitaj de antikvaj homoj, do devas esti, ke eksterteruloj helpis ilin.

Tio ignoras evidentecon de historio pri kiel homoj ja konstruis tiajn konstruaĵojn kaj ankaŭ bazajn principojn de filozofio kaj scienco, kiel la razilon de Ockham. Kaj, ankaŭ grave, tio iel insultas la praulojn kaj iliajn faraĵojn. Tial, la hipotezo estas tre polemika.

La sola alia ideo, kiu estas kompare polemika, estas ke eksterteruloj estas kaŝataj inter ni nuntempe. Kiel mi skribis en la afiŝo pri tiu ideo, la problemo ne estas, ke eksterteruloj ne vizitus nin. Se ili kapablus vojaĝi inter la steloj, iom el ili vizitus certe la Teron por esplori ĝin, ĉar ni ja interesus ilin. La problemo troviĝas ĉar ne estas bona evidenteco malgraŭ la fakto, ke la evidenteco ŝajnas facile trovebla.

Kaj ĉi tiu hipotezo ne forigas tiun problemon. Kial okulfrapa evidenteco pri forta teknologio ne troviĝas de arkeologio? Kaj post ĉio, oni devas demandi, kie nun estas la eksterteruloj? Se ili vizitis kaj helpis la homaron en la fora pasinteco, kial ili ne plu vizitas kaj helpas la homaron?

Mi ne akceptas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj. Bona evidenteco mankas al ĝi kaj ĝi ŝajne donas pli da demandoj ol respondojn. Sed kiel pri la hipotezo pri nuntempaj eksterteruloj, mi tre ŝatas la sciencfikciajn rakontojn pri la koncepto. Ekzemple, ĉu ankaŭ vi ŝatas Stargate-on?

2 thoughts on “Antikvaj eksterteruloj”

  1. Antaŭ iom da jaroj temo de eksterterulaj antikvaj vizitoj popularis kaj koncernataj artikoloj ofte estis aperigataj en gazetaro. Ankaŭ multis diversaj scienc-fikciaj literaturaĵoj en la temo. La ekzemplo estas la novelo “Stelaj ŝipoj” tradukita en Esperanton (http://www.esperanto-mv.pp.ru/Efremov/stelsxip.html) . Tiam mi pripensis la aferon kaj konkludis, ke fakto de antikvaj aliplanedanaj vizitoj estus nepruvebla. Ĉi ŝpuroj neevitble estus unikaj kaj bonstataj kaj oni klarigus, ke estas rara natura fenomeno/restaĵo de nuntempa homa agado/fraŭdo ktp. En muzeoj nun atingeblas strangaj ekzotikaĵoj similaj al fama Wolfsegg Iron ( https://en.wikipedia.org/wiki/Wolfsegg_Iron )

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s