Je nigra vendredo, mi aĉetis du novajn diskojn por miaj komputiloj. Ili ne estas kutimaj diskaparatoj sed solidstataj diskoj. Mi ne vere bezonas pli da datum-tenado, kvankam tio estas bona. Anstataŭe, mi volas pli rapidajn diskojn por la programaroj.
Malkiel kutimaj diskaparatoj, la solidstata disko ne uzas rotaciantajn diskojn. Tial, ili povas legi kaj skribi datumojn multe pli rapide.
La malrapida legado kaj skribado de diskaparato estas problemo kiam oni ekfunkciigas novan programaron. Pro tio, komputilo estas multe pli malrapida tuj post kiam oni ŝaltas ĝin. La diskaparato ankoraŭ penas legi la dosierojn por la komputilo meti ilin en la ĉefmemoron, kiu estas multe pli rapida.
Mi aĉetis novan komputilon antaŭ kelkaj monatoj kaj ĝi enhavas solidstatan diskon. Mi tiel rimarkis kiom rapida estas tia disko. Kvankam la komputilo ne havas tiom fortan procesoron, ĝi ekfunkciigas programarojn tre rapide. Mi volas tian rapidon en la aliaj komputiloj.
La du aliaj komputiloj, kiujn mi ĉefe uzas, estas surtablaj. Ili ambaŭ enhavas sufiĉe da spaco por mi aldoni alian diskaparaton. Do, kiam mi rimarkis bonajn rabatojn por tiaj diskoj je nigra vendredo, mi aĉetis ilin.
Kiam mi taksis la novan solidstatan kontraŭ la du aliaj diskaparatoj en mia ĉefa komputilo, ne estis konkurso. La solidstata disko sinsekve legas kaj skribas trioble pli rapide. Tio estas tre bona sed laŭ hazarda legado kaj skribado, la solidstata disko estas tridek-oble pli rapide!
Mi apenaŭ kredas, kiom rapida fariĝas la komputilo hodiaŭe.
En la bildo, la nomo kiu aperas sur la solidstata disko montras, ke tiu ĉi disko estas Esperanto-Aprobita, eĉ se ĝi ne estas verdkolora ekstere (intere, la presita cirkvito ja estas verda).
LikeLiked by 1 person
[…] kiuj havas ĝin, ambaŭ havas almenaŭ ses jarojn. Novaj komputiloj enhavas pliboniĝojn kiel solidstatajn diskojn kaj modernajn USB-ajn interfacojn, kiel USB 3.1 kaj USB-C, kiuj estas multe pli rapidaj ol la […]
LikeLike
[…] Kelkaj afiŝoj temis pri teknologio. La dua plej populara de la monato temis pri ĉu malnovaj komputiloj estas utilaj. Mi verkis ankaŭ afiŝojn pri tio kion fari post Windows 7 kaj pri solidstata disko. […]
LikeLike