Dokumentajn filmojn ŝatas mi

Mi ŝatas lerni preskaŭ ion ajn. Pro tio, kiam mi estis juna, mi spektis multe da dokumentaj filmoj kaj serioj pri la historio, la scienco, la teknologio, ktp. Tamen, en la lastaj jaroj, mi ne plu spektas tiajn filmojn tiom multe. Tion mi volas ŝanĝi.

Nu, dokumenta filmo ne estas tiom fidinda kompare de scienca gazeto aŭ simile. Tamen, kiel Vikipedio, ĝi povas esti bona enkonduko al temo kaj komenco de serĉado. Per tia filmo, oni povas rapide lerni la bazajn ideojn pri temo. Poste, se oni trovas la temon interesa, oni povas serĉi plu pri ĝi.

Ĉi-jare, mi ĉefe studis pri la franca kaj lingvolernado mem. Tio estis bona ĉar mi volas scii paroli la francan sed estas multaj aliaj temoj kiuj interesas min. Do, en la venonta jaro, mi volas spekti pli da dokumentaj filmoj. Por faciligi tion, mi abonis elsendfluan servon de tiaj filmoj. Tiel, mi havas facilan fonton de dokumentaj filmoj kaj serioj de diversaj temoj.

Tio ne estos ĉio, kion mi ŝanĝos en la venonta jaro por lerni pli. Mi ankaŭ legos pli da libroj kaj iros pli ofte al la biblioteko. Tamen, mi certe ĝuos la dokumentajn filmojn, kiujn mi spektos, kaj espereble ili plibonigos mian komprenon pri la mondo ĉirkaŭ mi.

2 thoughts on “Dokumentajn filmojn ŝatas mi”

  1. Mi spektis du dokumentajn filmojn por fini la jaro. Temas pri “Generation Wealth” (Usono, 2018) kaj “The World According to Amazon” (Francio, 2019).

    Like

  2. Kiel anglolingvano vi havas gravan avantaĝon lige kun ebleco trovi interesajn filmojn. Tamen en mia loko atingeblas dokumentaj filmoj, kiuj fakte estas ekskluzivaj. Ekz. antaŭnelonge mi trovis la filmon pri bestoj en la zono apud atom-elektrejo de Ĉernobilo: “Чернобыльские джунгли. 20 лет без человека./ Ĝangaloj de Ĉernobilo. 20 jaroj sen homoj (https://youtu.be/zst6O7Skeyc?list=WL)

    Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s