Ĉu serĉilo montras nur kion oni volas?

Kiam mi estis juna, serĉiloj ne estis tiom bonaj. Tial mi uzis retforumojn por demandi pri io speciala. Mi uzis la retforumon de Ubuntu por demandi pri Linux. Mi uzis retforumon de goo por demandi pri goo. Mi ne plu faras tion.

Hodiaŭ se mi volas trovi ion en la interreto, mi trovas ĝin sufiĉe facile per serĉilo, kio estas pli rapida kaj montras ankaŭ kelkajn rezultojn. Tiel mi povas kontroli, ĉu rezulto estas fidela kontraŭ aliaj rezultoj. Teknologio estas mirinda, ĉu ne?

Tamen, mi rimarkas eblan problemon pri la rezultoj de serĉilo.

Serĉiloj lernas de la uzantoj mem la bonajn rezultojn. Kiam oni alklakas rezulton, tio instruas la serĉilon, ke tio estas bona rezulto. La uzantoj trejnas la serĉilon pri tio kion montri.

Ankaŭ la malo okazas, ke serĉiloj trejnas nin. Ekzemple, miaj gepatroj penas uzi serĉilojn. Ili ofte provas malklarajn aŭ malprecizajn frazojn. Tial la serĉilo montras ne-rilatajn rezultojn. Se ili petas helpon, mi serĉas per aliaj frazoj. Iam ŝajnas, ke mi tradukas de homa lingvo en serĉilan lingvon. Iel tio estas precize kio okazas. Post jaroj, serĉiloj trejnis min pri kiel serĉi. Pro tio, mi povas pli facile trovi kion mi serĉas.

Sed tio estas cirklo. Mi trejnas la serĉilon pri kiel trovi bonajn rezultojn. La serĉilo trejnas min pri kiel trovi bonajn rezultojn. Tiel, bona rezulto fariĝas tio, kion mi trovas. Se oni serĉas kion oni volas trovi, la serĉilo estas bona ilo.

La serĉilo metas popularajn retpaĝojn sur la plej altajn lokojn en la rezultoj ĉar la uzantoj kredas, ke tiuj retpaĝoj estas bonaj. Kaj tiuj retpaĝoj fariĝas la plej popularaj ĉar oni facile trovas ilin per la serĉilo. Se oni serĉas popularan retpaĝon, la serĉilo estas bona ilo.

Tamen, io volata aŭ populara ne necese estas bona. Malbonaĵoj povas esti popularaj. Malveraĵoj povas esti volataj.

Sed se oni serĉas la veron, kio ajn estas ĝi, oni ne necese trovas tion per la serĉilo. Oni trovas la veron tiel nur se la vero estas la plej populara kaj volata. Mi ne certas, ĉu tio okazas plej ofte.

Tio estas ofta problemo pri teknologio. Ĝi donas al ni precize kion ni volas.

3 thoughts on “Ĉu serĉilo montras nur kion oni volas?”

  1. Sed antaŭ serĉilo troviĝas homo: la serĉanto, kiu – por serĉi kie troviĝas pli korektajn informojn – povas kompari la samajn datumojn per malsamaj serĉiloj kaj malsamaj ŝlosilaj vortoj. Iomete la serĉanto povas sin defendi de ekscesa aŭtomatigo, mi kredas.

    Liked by 2 people

Leave a Reply to pionirojdeesperanto Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s