Ĉu la novjara rezolucio estas malbona?

Lastan jaron, mi havis la celon pri verki blogafiŝon ĉiutage kiel novjaran rezolucion. Mi sukcesis fari tion sed tio estis tre malfacila. Mi preskaŭ malsukcesis kelkfoje, verkante afiŝon dum la fina horo de la tago.

Kvankam mi iam faras novjaran rezolucion, mi ne tiom ŝatas la koncepton. Mi diris tiel en la unua afiŝo de 2019. Tiam, mi rimarkis, ke la novjara rezolucio estas tro komercema. Tio ja estas problemo sed estas aliaj problemoj.

Lastatempe, la Jutubisto CGP Grey alŝutis novan filmeton pri la koncepto de la novjara rezolucio. Li klarigis kelkajn aliajn problemojn pri la koncepto kaj donis alternativon. Bedaŭrinde, la filmeto estas havebla nur en la angla, sed mi resumos la gravajn punktojn.

Unue, multaj novjaraj rezolucioj malsukcesas. Ĉiu, kiu faras novjarajn rezoluciojn, komprenas tion. Kvankam mi sukcesis pri la mia lastajare, tio estis escepto. Rimarku, ke la alia sukcesa ekzemplo, kiun mi donis en la unua afiŝo de 2019, devenis de 2005. Rimarku, ke mi jam malsukcesis ĉi-jare verki po unu afiŝo por ĉiu semajno. Malsukcesaj novjaraj rezolucioj estas kutimaj.

Due, la celo de novjara rezolucio estas plibonigi la vivon sed ĝi ne vere faras tion. Novjara rezolucio aldonas celon al la vivo. La provo sukcese atingi tiun celon povas helpi la vivon sed ĝi tiel aldonas ankaŭ la eblon pri malsukceso. Plibonigi la vivon estas sufiĉe malfacile sen eblo pri aldona malsukceso.

Do, kion fari?

La rekomendo estas, ke anstataŭ havi rezolucion, oni havas temon, kiel “la jaro de sano” aŭ “la jaro de noveco.” Ekzemple, anstataŭ havi la rezolucion “mi legos po unu libro por ĉiu semajno,” oni havas la temon “la jaro de legado.”

Via vivo estas aro de elektoj. Ĉiun momenton, vi decidas kion fari. Vi elektis legi ĉi tiun afiŝon. Eble vi volas ekzerci vin al Esperanto aŭ vi pripensas vian propran novjaran rezolucion. Ial ajn, tiu elekto nun estas parto de via vivo.

Per temo, oni povas pli zorge pripensi siajn elektojn kaj tiel plibonigi la vivon. Se la jaro estas “la jaro de legado,” eble oni elektas legi libron ol spekti filmeton. Oni atendas amikon en kafejo kaj elektas legi romanon per la poŝtelfono ol rulumi sencele tra Facebook.

La alia rekomendo estas, ke oni havu malprecizan temon. Tiel, oni povas uzi la temon en diversaj situacioj. Ekzemple, en “la jaro de legado,” eble oni lernas, ke oni preferas legi eseojnfanfikciojn ol romanojn. Tio ne estas problemo. Oni ankoraŭ legas ion, do “la jaro de legado” vivas.

Tia temo ne temas pri sukceso aŭ malsukceso de ia arbitra celo sed pri la longatempa pliboniĝo de la memo. Se oni kredas, ke legado havas valoron, oni legu pli. Ne gravas ĉu tiom pli aŭ iomete pli. Pliboniĝo estas pliboniĝo. Tiel ne estas malsukceso se io okazas kaj oni ne povas legi libron iun semajnon.

Mi ŝatas la ideon, do mi donis al mi mem temon de la jaro. Mia temo estas “la romana jaro.” La vorto “romana” havas kelkajn signifojn kaj mi samtempe uzas ilin. Mi volas, ke la jaro estu plena je kaj verkado, kiel verki romanon, kaj interesaj spertoj, kiel esti en romano. Mi esperas, ke mi verkos pli kaj vivos pli per tiu temo. Kaj se mi faros tion, eĉ iomete pli ol kutime, la temo sukcesos.

1 thought on “Ĉu la novjara rezolucio estas malbona?”

  1. Interesa temo.

    Mi ankaŭ ne kredas pri novjarajn rezoluciojn. Mi havas alian (kaj mi kredas pli bonan) rekomendon: koncentriĝu pri rutino, eĉ etaj ŝanĝoj. Se ni volas malpezigi, ne simple decidi malpezigi, sed pensi, kia rutino havas malpeza persono? Malgrandaj rutinoj ĉiutage kaŭzas grandajn ŝanĝojn en la vivo.

    Dankojn por la afiŝon.

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s