La nombro de Dunbar

Homaj rilatoj estas interesaj. Ni havas vastajn specojn de rilatoj inter ni. Iel, ĉiu rilato inter ĉiu paro da homoj estas tute unika. Pro tio, kompreni tiajn rilatojn postulas multe da cerbopovo. Bonŝance, la homa cerbo estas tre bona laŭ tiaj postuloj. Sed certe estas ia limo, kie homo konas la maksimumon da aliuloj kaj ne plu povos subteni pli da rilatoj.

La nombro de Dunbar estas tio.

Laŭ la koncepto, estas limo pri la nombro da homoj, kun kiuj oni povas havi nuntempajn rilatojn. Ĝi estas la nombro da homoj, pri kiuj oni povas koni ĉiujn el ili kaj kompreni la rilatojn inter ili.

Jes ja, la nombro de Dunbar inkluzivas ne nur la rilatojn inter la homoj kaj aliuloj sed ankaŭ la rilatojn inter tiuj aliuloj kaj aliaj aliuloj. Tamen, la limo ne temas pri antaŭaj rilatoj. Ekzemple, la nombro ne inkluzivas la rilatojn kiujn oni havis en la lernejo sed ne plu subtenas.

La nombro estas taksata inter 100 kaj 250. Oni ofte uzas la nombron 150.

Dunbar kalkulis tiun nombron observante la grupojn de aliaj primatoj kaj komparante la grandecojn de iliaj cerboj al la homa. Li poste esploris la historion pri homaj socioj kaj rimarkis, ke, ekzemple, homaj vilaĝoj ofte enhavis proksimume 150 homojn.

Tio signifas, ke kutima homo ne povas kompreni la rilatojn inter pli ol 150 homoj. Tiu povas rekoni pli ol 150 homoj. Tiu povas ĝuste memori la nomojn de pli ol 150 homoj. Sed tiu ne povas klarigi la rilatojn inter du hazardaj homoj ekster la 150 en sia komunumo. Kaj tiu ne povas havi fortajn rilatojn kun pli ol 150 homoj.

Nu, mi rimarkas, ke per teknologio, eble homoj povos pligrandigi tiun nombron. Per poŝtelefonoj kaj la interreto, eble homoj povos havi pli da fortaj rilatoj. Tamen, tio ne estas certa. Kaj mi petas, ne malfeliĉiĝu se vi ne havas milojn da amikoj en Facebook. Verdire, neniu havas pli ol 150 amikoj.

3 thoughts on “La nombro de Dunbar”

  1. >Li poste esploris la historion pri homaj socioj kaj rimarkis, ke, ekzemple, homaj vilaĝoj ofte enhavis proksimume 150 homojn.
    Post iom da pernsado mi kaptis senton, ke ĉi tio estas la kazo, kiam fakulo supertaksas ŝatatan faktoron el sia fakareo. Mie evidentas, ke nombro da loĝantoj de tradicia vilaĝo ĉefe dependas de tute ekonomiaj kialoj kompreneblaj de geometria vidpunkto.. Por ricevi sufiĉan kvanton de nutraĵojn per agrikulturo oni devas havi sufiĉan terareon. Se la nombro estus troa, do multaj kampoj de loĝantoj estus tro foraj kaj oni bezonus multan tempon por atingi ilin.

    Like

  2. Ĉu oni studas la homoj, kiuj fako estas kompreni la rilatoj inter homoj? Per ekzemple, mi pensas pri oficialulo en la kortego de reĝo; kompreni la rilatojn inter tiuj estas vivo-aŭ-morto afero! Certe estas homoj, kiuj nombro de Dunbar estas pli alta ol 150.

    Liked by 1 person

    1. Do postenoj en reĝa kortego ĉiam estis allogaj kaj tre danĝeraj. Kaj eĉ tre lertaj korteganoj ofte finfine malsukcesis.

      Like

Leave a Reply to Nomado Nomado Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s